Minejo Anselm estas la plej malnova galeria nigrakarba minejo en Ostrava-regiono. Ĝi troviĝas ĉe Petřkovice en terena entranĉejo sur la suda flanko de Landek, meze de ekspluata kampo mezurita en la jaro 1820. Post finigo de la minado el la areo fariĝis Minista muzeo.

Minejo Anselm
minejo
Minejo Anselm
Oficiala nomo: Důl Anselm
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Ostrava-urbo
Municipo Ostrava
Historia regiono Ĉeĥa Silezio
Parto de OKKB
Urba parto Petřkovice
Situo Minejo Hlubina
 - koordinatoj 49° 52′ 06″ N 18° 15′ 53″ O / 49.86833 °N, 18.26472 °O / 49.86833; 18.26472 (mapo)
Fondo 1830
Plua posedanto Salomon Mayer Rothschild
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Minado nigra karbo
Nuntempe Minista muzeo Landek Park
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Důl Anselm
Portalo pri Ĉeĥio
Minista muzeo de OKM Landek - la eksa minejo Anselm, pli posta Minejo Eduard Urx
Minista muzeo de OKM Landek - la minista muzeo Petřkovice

Historio redakti

Fondo de la minejo redakti

La minejon kun nomo Ferdinand fondis kapitulo de ĉefdiocezo de Olomouc en la jaro 1830. Post atentigo de prusia minista oficejo pri ekzistado de samnomata minejo, la nomo estis ŝanĝita je Feliĉo de Ferdinando. Post estiĝo de la unua ŝakto (la t.n. Maŝina) en la jaro 1835 la devena galeria ekspluatado estis ŝanĝita je profundeca. Ekde la jaro 1840 poste estis en la areo de la minejo ektrafikigita forno por fabrikado de koakso.

La minejo en la manoj de Rothschildidoj redakti

La 8-an de aprilo 1843 la minejon aĉetis Salomon Mayer Rothschild, kiu alinomis ĝin je Anselm post sia filo. En la manoj de familio Rothschild la minejo estis iom post iom modernigita kaj en la jaro 1847 estis la ekspluata ŝakto ektrafikigita la unua vapora maŝino (povumo 8,8 kW) en la regiono. Krom la ŝaktoskafaldo mem estis iom post iom konstruitaj kvar aerumigaj ŝaktoj ĉe Koblov, kiuj ricevis nomojn Kinzer kaj Anselm 2 ĝis 4. Estis ankaŭ disvastigita ĉi tiea koaksigejo, kiu finis sian agadon en la jaro 1859, post tio, kiam estis en la jaro 1858 konstruita koaksigejo Karolina en Moravia Ostrava, kiu ankaŭ apartenis al Rothschildidoj.

La minejo en posedaĵo de Vítkovické horní a hutní těžířstvo redakti

En la jaro 1872 de familio Rothschild luigis la minejon fratoj David kaj Vilém Gutmann, kiuj okupiĝis per grandkomerco kun karbo. Tiuj poste komune kun Rothschild fondis Ŝtonkarbajn minejojn Vítkovice kaj en la jaro 1894 Vítkovické horní a hutní těžířstvo (VHHT), en kies posedaĵon estis ensumigita ankaŭ Anselm.

La plej granda problemo de tiu tempo estis transporto de la karbo al fervoja linio de NFIF en Moravia Ostrava, kiun certigis ĉevaltiroj. Tiun ĉi multekostan kaj nefidinda manieron de transporto anstataŭigis telfero kun longeco proksimume 1,5 km, kiu estis trafikigita en la jaro 1884. La plenan solvon de la transporto poste signifis nur konstruo de apudrelvojo trans rivero Odra (1909).

Periodo de la komenco de la 20-a jarcento alportis ne nur aligon al fervoja reto, sed ankaŭ plenan modernigon kaj disvastigon de la uzino. En la jaro 1915 tiel estis ektrafikigita nova, 40 metroj alta ŝaktoskafaldo, kiu konserviĝis ĝis la hodiaŭaj tagoj. Reguligejo en Anselm poste ankaŭ prilaboris krudan nigran karbon el proksima ŝakto Oskar (malfermita en la jaro 1891), kiu estis al Anselm transportata per telfero.

La modernigaj intervenoj alportis kelkoblan plialtigon de ekspluata kapacito (el proksimume 110 miloj da tunoj en la jaro 1899 al 330 miloj da tunoj en la jaro 1911). La kapacito de la minejo plialtiĝis eĉ en periodo de la unua respubliko, do ekz. en la jaro 1937 estis ekspluatitaj 539 miloj da tunoj de karbo.

Dum la germana okupacio la minejo estis enmembrigita en koncernon Herrmann Göring Werke kaj la 1-an de januaro 1942 ĝi estis alinomita je Petershofen (la germana eksonimo por Petřkovice). Post finigo de la dua mondmilito estis redonita la devena nomo Anselm.

Periodo post naciigo redakti

En la jaro 1945 la minejo estis naciigita kaj enmembrigita en nacian entreprenon Ostravaj-karvinaj ŝtonminejaj minejoj Ostrava (pli posta OKM). La 17-an de julio 1946 ĝi estis alinomita je Minejo Masaryk, la 31-an de decembro 1951 la minejo ricevis nomon Minejo Eduard Urx.

En la jaro 1964 la minejo Eduard Urx estis enmembrigita kiel uziino 2 sub minejon Vítězný únor. La transporto de la karbo supren tra ŝakto Urx 1 estis finita en la jaro 1973 kaj plu la petřkovica karbo estis transportata tra subterejo al minejo Vítězný únor en Přívoz. La ekspluatado en la minadkampo de la minejo Anselm estis finita la 2-an de aŭgusto 1991 kaj en la jaro 1992 estis farita superŝuto de la ŝakto.

Minista muzeo redakti

En la jaro 1987 (tiam ankoraŭ dum funkciado de la minejo) estis fondita Minista muzeo. Ties konstruado kaj kreitaj ripozzonoj poste okazis post finigo de la ekspluatado. Por la publiko la muzeo estis unuafoje malfermita en la jaro 1993.

Kojstruobjektoj de Minejo Anselm estas konstruitaj en arkitektura stilo de industria secesio. En la subterejo estas por la publiko alirebla galeria etaĝo en galerioj Albert kaj František. La minejo Anselm estas nun kultura memorigaĵo.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti