Minejo Ignát, la nuna Minejo Jan Šverma, estas eksa nigrakarba minejo troviĝanta sur teritorio de Mariánské Hory. Minej- kaj aerumtruoj kun profundeco 535 metroj estis profundigitaj en la jaro 1890 kaj nomitaj Ignát laŭ Ignác Vondráček, la patro de posedanto. La minejo troviĝis 800 metrojn de la dekstra bordo de rivero Odra kaj 450 metroj de fervojaj reloj. La regula minado de karbo komencis en la jaro 1895.

Minejo Ignát
en Ostrava
minejo
Laŭtempa fotografio
Oficiala nomo: Minejo Jan Šverma
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Ostrava-urbo
Municipo Ostrava
Historia regiono Ĉeĥa Silezio
Parto de OKKB
Baseno Ostrava baseno
Kvartalo Mariánské Hory
Situo Minejo Ignát
 - koordinatoj 49° 50′ 33″ N 18° 14′ 10″ O / 49.84250 °N, 18.23611 °O / 49.84250; 18.23611 (mapo)
Profundo 980 m
Fondo 1890
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Minado nigra karbo
Periodo de minado 1895–1992
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Důl Ignát
Portalo pri Ĉeĥio

La 7-an de septembro 1947 Minejo Ignát estis alinomita je Minejo Jan Šverma. Solenon persone partoprenis Marie Švermová, la edzino de la fama slovaka komunisto. La 1-an de oktobro 1954 estis al ĝi almembrigita Minejo Odra en Přívoz, kie oni ĉesis mini en la jaro 1991. En la jaro 1964 estis malfermita Minejo Jan Šverma II en Svinov, kiu estis fermita en la jaro 1971. La minejo Jan Šverma mem finis la minadon la 31-an de marto 1992.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti