Minejo Nordstern estas iama ŝtonkarbominejo en Gelsenkirchen-Horst.

Minejo Nordstern nuntempe: Ĉefadministrejo de VIVAWEST

1855–1901 redakti

En la jaro 1855 oni unuigis sur la kampo de Horst norde de la Emscher plurajn minkampoposedaĵojn sub la nomo Blücher 1-3. La sin formanta Kapitalsocieto Blücher komencis en 1857 elfosi unuan ŝakton sur Blücher 3. Ĝi devis tamen rezigni ĝin post mallonga tempo pro tro alta akvoalfluoj. En 1858 ĝi komencis elfosi sudokcidente de la vilaĝo Horst novan ŝakton nome Minejo Blücher 1. Pro nesolventeco de la Kapitalsocieto Blücher ankaŭ tiu ĉi ŝakto devis pretertempe esti senfunkciigata en 1860. En 1860 fondiĝis la Essen-Arenberga Minado-Societo kiel akcia kompanio, kiu transprenis la kapitalon de la Societo Blücher.

En 1866 formiĝis nova kapitalsocieto nome Minkarbominejo Nordstern. La nomo klariĝas el tio, ke tiumomente la minejo estis estonta la plej norda ekspluatejo de la minkamparo norde de la Ruhr (la najbara Minejo Mathias Stinnes tiumomente ja estis ankaŭ starigita, estis senfunkciigita tamen pro nesolventeco ĝis nedifinita tempo). La novelfosita ŝakto estis senakvigata kaj povis ekprodukti en 1868 sub la nomo Nordstern 1. Ĝi ricevis Malakov-Turon.

Por superi la minacon de superakvigo fare de la proksima Emscher, oni entreprenis ampleksajn tersurŝutadojn ĉirkaŭ la ŝaktokonstruaĵoj. Ĉar krome la ŝakto estis firme elkonstruita, la minejo povis ekonomie evolui bone. La ekspluatata karbo estis altkvalita, tiel ke la ekonomiaj problemoj de la finiĝantaj 1870aj kaj de la 1880aj jaroj estis venkeblaj.

En 1873 la Essen-Arenberga Minado-Societo alinomiĝis Nordstern AG. De 1890 ĝis 1892 oni elfosis apud Ŝakto1 Ŝakton 2. La elminigo kreskiĝis ĝis 850 000 tunojn ĉiujare.

En 1899 oni komencis malfermi la orientan kampon per memstara ŝaktinstalaĵo. Komence de la planita duŝakta instalaĵo oni elfosis pro financaj kaŭzoj nur unu ŝakton. Tiu ĉi ekfunkciis en la jaro 1901 kiel Ŝakto 3.

1901–1945 redakti

Liftoturo de Ŝakto 1
Liftomaŝino de Ŝakto 2, antaŭe la elektromotoro, malantaŭe la pelodisko

En 1907 Phoenix AG für Bergbau und Hüttenbetrieb foraĉetis la minkarboasocion Nordstern AG. Ĝi nun laŭplane komencis ampleksajn elkonstruojn de Minejo Nordstern. Tiujn ĉi agojn ĉefe respondecis la mineja direktisto Christian Dütting.

Ŝakto 1 ricevis ŝaktoskafaldon enigitan en Malakov-Turon. Plue oni fosis de 1910 ĝis 1911 apud Ŝakto 3 la Ŝakton 4. Tiu ĉi kompletigis la nun memstaran elminigoŝaktaron 3/4. Pro la militkaŭzite pli alta bezono de koakso en 1915 oni ekfunkciigis je Nordstern 1/2 koaksigejon. La karboproduktado atingis en 1915 la valoron de 1,5 milionoj tunoj da karbo ĉiujare.

La manko de vendoj okazanta sekve de la postmilite kaŭzita inflacio kondukis en 1925 al malfunkiciigo de ambaŭ ŝaktaroj de Nordstern. En 1926 posedaĵoj de Phoenix AG enfandiĝis en la Vereinigte Stahlwerke. La minkampoposedaĵo Nordstern estis algrupigata al la grupo Gelsenkirchen de la Gelsenkirchener Bergwerks-AG (GBAG). Pro multpromesaj geologiaj kuŝejoj oni re-ekkomencis elminigi el Nordstern 1/2.

Ekde 1928 ekestis ĉe la Rejn-Herne-Kanalo nova Centra Koaksigejo Nordstern kun 200 koaksofornoj. Post ties funkciigo oni malfunkiciigis la malnovan koaksigejon Nordstern 1/2. En 1936 rekomenciĝis krome je Nordstern 3/4 la elminigo. Oni elminigis ciujare 1,6 milionojn tunojn da karbo.

De 1937 ĝis 1939 Firma Aug. Klönne konstruis la la plej grandan turgasujon de la mondo ĉe Minejo Nordstern de plena alteco da 149 metroj kaj diametro da 80 metroj kun volumeno da 600.000 kubaj metroj.

Dum la Dua Mondmilito en 1944 kaj 1945 anglo-usonaj elaeraj bombatakoj grave difektis la ŝaktinstalaĵojn. En 1945 la minejo denove estis pretertempe malfunkciigenda.

1945–1980 redakti

Post forigo de la militdifektoj la elminigo rekomenciĝis iom post iom ekde la fino de 1945. De 1951 ĝis 1953 oni fundamente novigis la elminigo-instalaĵojn de Nordstern 1/2. Ŝakto 2 ricevis fermitan elminigoturon kun du-ŝnurega ujoelminigo. Sur Ŝakto 1 ekestis ŝtaltraban ŝaktoskafaldon. Krom tio oni novkonceptis kaj ampleksigis la varopreparejojn. Ĉiujn konstruaĵojn respondecis Fritz Schupp. La ŝaktinstalaĵo estis konceptita kiel centra elminigo-instalaĵo, kiu ekde 1956 ankaŭ plene transprenis la elminigon Nordstern 3/4.

Pro la fortaj vendoproblemoj por koakso GBAG decidis en 1966, malfunkciigi la ĉentran koaksigejon dum la venonta financa jaro. En 1968 okazis la transpreno de la minejo en la novfondatan Ruhrkohle AG. Ĝi estis algrupigata al la Bergbau AG Gelsenkirchen.

Ekde 1973 la minejo ricevis pli kaj pli ekspluatokampojn de najbaraj malfunkciigitaj minejoj. De la malfunkciigita Bergwerk Emil-Fritz ĝi transprenis la instalaĵojn kune kun la minkampoj. Krome ĝi ricevis parton de la minkampo de la iama Minejo Graf Bismarck por ekspluato. Ŝakto Emschermulde 2, ĝis 1974 elfosita sur la tereno de Bismarck 2, iris al la mineja estraro de Nordstern. En 1980 la karboprodukto atingis per 3300 dungitoj 1,9 milionojn tunojn da karbo.

Malfunkciigo redakti

En 1981 Ruhrkohle AG decidis kadre de nova adaptoplano por la minado en la Ruhr-Regiono, ligi Minejon Nordstern kun Minejo Zollverein al Ligita Minejo Nordstern-Zollverein. La elminigo estis transigota al Zollverein, la ŝaktoj de Nordstern tamen estos konservataj kiel personliftejoj kaj interaj elminigejoj. Tiu ĉi kunligo okazis en 1982. Samtempe oni novmalfermis la minkampon de la iama Minejo Mathias Stinnes per remalfermo de la malnova ŝakto Stinnes 5. Kompense en 1983 oni plene fordonis la minkampon de Wilhelmine Victoria kun la tiea ŝaktinstalaĵo Wilhelmine Victoria 1/4 kaj plenigis la ŝakton.

Nuna stato redakti

 
Kampo de Minejo Nordstern, alikonstruita por la Federacia Ĝardenekspozicio de 1997

Post malfunkciigo de Nordstern-Zollverein en 1986 Minejo Consolidation transprenis la ŝaktojn de Nordstern kaj funkciigis ilin ankoraŭ ĝis 1993. Poste ĝi plenigis kaj fordonis ilin. La ŝaktinstalaĵoj de Ŝakto 3/4 estis plene forigata. Ŝaktinstalaĵo 1/2 preskaŭ plene konserviĝis kaj loĝigas nun la Nordsternparkon. La ampleksaj konstruaĵoj de Fritz Schupp kun la minliftoturoj estas ero de la Itinero de la Industrikulturo.

En la plene sanigita ensemblo la nemoveblaĵa entrepreno VIVAWEST tenas sian ĉefan administrejon.

Plua elkonstruo redakti

 
Minliftoturo de Ŝakto 2 kun nova surkonstruaĵo
 
Heraklo

La Nordsternpark estis unu el la sep ĉefaj lokoj de RUHR.2010 – Kulturhauptstadt Europas en la Ruhr-Regiono. La protektata monumento de la turo de Ŝakto 2 estis restabiligata kadre de ĉi tiu projekto kaj elkonstruata per vitra kubo kaj statuo de Markus Lüpertz, kiuj altigas la turon entute je 103 metroj. La kvar novajn vitrajn etaĝojn uzas la entrepreno VIVAWEST. Sur ĝi troviĝas je alteco de 83 metroj vizitantoteraso, kiu donas al la vizitantoj de la parko imponan panoramon. Samtempe ankaŭ malfermiĝis la vidbendarto-ekspozicio „Nordstern Videokunstzentrum Sammlung Goetz / Neuer Berliner Kunstverein“ en la historiaj turetaĝoj antaŭ la fono de la malnova minliftomaŝino.

La elkonstruon kostan 13,6 milionojn da eŭroj financis proksimume je la duono la multjaraj uzantoj de la turo, kiuj nun enfandiĝis en la entreprenon VIVAWEST. La federaciero Nordrejn-Vestfalio antaŭenigis la projektoj per 6,4 milionoj da eŭroj, pluaj monrimedoj venis de la urbo Gelsenkirchen.

Nordsternpark estas parko sur la tereno de la iama Minejo Nordstern.

Literaturo redakti

  • Wilhelm Hermann, Gertrude Hermann: Die alten Zechen an der Ruhr. In: Die Blauen Bücher. 6., um einen Exkurs nach S. 216 erweiterte und in energiepolitischen Teilen aktualisierte Auflage 2008 der 5., völlig neu bearb. u. erweiterten. Verlag Langewiesche, Königstein im Taunus 2008, ISBN 978-3-7845-6994-9.

Fonto redakti

Tiu ĉi artikolo estas tradukaĵo de la samtema artikolo en la germana Wikipädie (de:Zeche Nordstern)

Eksteraj ligiloj redakti