Minejo Schauinsland

La minejo Schauinsland (en la 19-a jarcento nomata ankaŭ Erzkasten, kio signifas erckesto) estis arĝento- kaj plumbominejo en monto Schauinsland, 10 km sud-oriente de Freiburg im Breisgau. Ekde la 19-a jarcento oni krome tie minis zinkercon. La minado daŭris ekde la 13-a jarcento ĝis 1954. Ekde 1997 la minejo Schauinsland estas vizitminejo.

Enirejo al la ekspoziciminejo Schauinsland
Profilo de la ekspoziciminejo Schauinsland

Geologio redakti

La minejo situas en la suda parto de la centra Nigra arbaro, rekte sude de la pinto Schauinsland, kiu altas 1284 m. Ekzistas multnombraj vejnoj, kiuj tre krute deklivas okcidenten kaj orientiĝas plejparte paralele al la Suprarejna foso. La vejnoj konsistas el kvarco-barito-karbonato kaj entenas minindajn kvantojn da zinkblendo kaj galeno. Kiel ĉirkaŭpetraĵo apudas gnejso kaj migmatitoj (anateksitoj). La minindaj ĉefvejnoj situas en arealo 1,7 km larĝa kaj 3,4 km alta ĉirkaŭ la pinto de Schauinsland. Oni minis ĝis al profundeco de 900 m.

Historio redakti

13a ĝis 16a jarcento - malfrua mezepoko redakti

 
Vitralo en Freiburger Münster, donacita de la ministoj

La minado je Schauinsland komenciĝis plej malfrue, kiam oni konstruis la minadsetlejon Dieselmuot [dizlmuat], sudokcidente de Hofsgrund kaj proksime de la Haldenhof (mapo)47.8922827.892352 [1] Unuan kulminon de la minado atestas la multekostaj preĝejfenestroj en la katedralo de Freiburg el la 14a jarcento montrantaj la temon minado je la monto Schauinsland. El la jaro 1372 datas unu el la plej malnovaj minadstatutoj de Eŭropo, nomata Dieselmuoter Bergweitum. Ĝi reguligas la minadon en la regiono Schauinsland sub Egino la 3a (Freiburg), por tio oni kunvenigis ĉiujn koncernitojn en la Haldenhof. En la 15a jarcento oni forte reduktis, antaŭ ĉio pro la lignomanko sekve de troa ekspluato kaj de kvereloj kun la Monaĥejo Oberried, kiu estis posedanto. Pro la komenco de la Tridekjara milito kaj pestepidemioj la minado plejparte ĉesis.[2]

16a ĝis 18a jarcento - frua Novepoko redakti

 
Mineja ĉaro ekspoziciata ekstere. En la fono monto Feldberg

Post la militperturboj sistema minado komenciĝis nur ekde 1724. En tiu tempo sur la monto Schauinsland oni minis plejparte piromorfiton kaj galenon kaj ankaŭ surloke metalurgiis. Ekde la 18a jarcento ekestis ekonomia intereso pri plumbo, kio kaŭzis grandan postulon. La jaroj 1744 ĝis 1794 montris konsiderindan kreskon, oni minis precipe en la galerioj Barbara kaj Gspreng. Sed la periodo de prospero ĉesis ĉirkaŭ la jarcentoŝanĝo, ekde 1803 la raportoj diras, ke 19 minejaj galerioj en la regiono estis konataj, sed neniu plu alirebla.

19a kaj 20a jarcentoj redakti

Ĝis 1876 la minado malaktivis. Tiam Carl von Roggenbach denove komencis la minadon. Ekde 1891 la en Köln fondita kompanio Schwarzwälder Erzbergwerke transprenis la ekspluatadon de de la erctrovejo. La postajn 30 jarojn oni intense minadis, ekde 1923 la rajtoj de minado estis transdonitaj al la Bergbau AG Lothringen. La sinkantaj mondmerkatprezoj por plumbo kaj zinko en 1930, dum la Vajmara Respubliko kaŭzis la ĉeson de la minejo.

Nur malmultajn jarojn poste, ekde 1935, la minadon oni denove komencis, ĉifoje la akcia kompanio Stolberg Zink. En 1945 ĝis 1946 la minado estis interrompita, la 31an de oktobro la finan ĉeson de la minado necesigis malpliigita profitodono pro sinkantaj mondmerkataj prezoj.

1997 ĝis hodiaŭ - vizitminejo redakti

 
Peco de erco zinkoblendo el la gapminejo

Jam ekde 1976 unua iniciato por konservi la minejon komenciĝis, la esplorgrupo Steiber.[3][4] Dum pli ol 20 jaroj oni purigis kaj malplenigis 30 km da galerioj kaj alirebligis ilin. En 1997 oni povis komenci la vizitadon. La vizitminejo Schauinsland estas unu el la plej grandaj vizitminejoj en Germanio[5][6]

Minejareo redakti

Al la minejareo sur la monto Schauinsland apartenas 32 ŝaktoj kaj galerienirejoj. La vizitminejo troviĝas 700 m oriente de la montstacio de Schauinsland-telfero ĉe numero 28 (Gegentrumstollen 2).

Referencoj redakti

  1. G. Albiez: Der Bergbau am Schauinsland. S. 115–120, Freiburg im Breisgau, 1964.
  2. Werner, Dennert, 21004, S. 253 ff.
  3. B. Steiber: Der Schauinsland. Geschichte. Geologie-Mineralien, 48 S., Haltern (Bode), 1986.
  4. B. Steiber: Das Schauinsland-Bergwerk und die Forschergruppe Steiber. Freiburger Almanach, Illustriertes Jahrbuch, Freiburg im Breisgau, 2000, S. 107–118.
  5. Werner, Dennert, 2004, S. 255 ff.
  6. Burkhardt Jürgens: Der Schatz im Silberberg. Ausgabe vom 31. März 1999, Frankfurter Allgemeine Zeitung (F.A.Z.)

Eksteraj ligiloj redakti