Minejurbo estas ĝenerala historia markigo de urboj estiĝintaj en lokoj de minado de multekostaj metaloj.

Bazplano de Kutná Hora – eltranĉo el historia mapo

La minejurboj subiĝis rekte al reganto, ĉar rentoj el la minado de multekostaj metaloj estis lia ĉefa enspezo. Temis do pri specifa varianto de reĝaj urboj.

La minejurboj havis, kaj iuj el ili ĝis nun havas, specifan urbanismon. Ofte ili nome ne estis konstruataj sur regula rastro de stratoj kun kvarangula aŭ rektangula placo, sed laŭlonge laŭ vojoj al unuopaj galerioj, do ili efikas per impreso de kreskaj sidejoj. Ilia bazplano estas tial hodiaŭ erare komprenata kiel iom ĥaose kreata. Ekzemplo estas bazplano de Kutná Hora. En la eksaj minejurboj estas ofte konservitaj tre pretendeme solvitaj urbanaj domoj, ekzemple Ŝtondomo en Kutná Hora, tre multekoste ekipitaj urbodomoj, preĝejoj ktp.

En Ĉeĥio la plej multe signifa minejurbo estis Kutná Hora. Onidire la plej malnova minejurbo estis Jihlava.

La eksajn minejurbojn eblas ofte ĝis hodiaŭ identigi laŭ ilia nomo. Kutime aperas en ĝi vorto "hora" ("monto") (Kutná Hora, Hora Svatého Šebestiána, Hora Svaté Kateřiny) aŭ "hory" ("montoj") (Zlaté Hory, Stříbrné Hory, Kašperské Hory, Hory Matky Boží), eventuale "horní" ("monta") (Horní Slavkov, Horní Blatná, Horní Město). Sed ĉi-okaze necesas diferencigi la urbojn kaj la municipojn, kiuj estas "horní" nur pro sia geografia situo (en Esperanto "supra"), ekz. Horní Planá, Horní Stropnice. La minadon de multekostaj metaloj povas la nomo esprimi ankaŭ alie: (Stříbro, Zlaté Hory, Stříbrné Hory).

Tre ofte identigas la eksajn minejurbojn krucigitaj marteletoj en urbaj blazonoj. Male modelo de la eksa minejurbo, kiu ne identigas la nomon eĉ ne la blazonon estas ekz. Jílové u PrahyJihlava.

Ekzemplo de minejurbo en Pollando estas Złoty Stok.

En Hungara reĝlando la plej gravaj minejurboj faris aliancon dum la mezepoko en la regiono. Ili estis:

Dum la socialismo pro la peza industrio la minado gravis, tial la minejurboj havis avantaĝojn, ekzemple Tatabánya, Salgótarján, Komló.