Minervo-puto (Erfurto)

La Minervo-puto sur la Katedralplaco estas unu el la multnombraj akvaj konstruajoj en la urbocentro de Erfurto.

La puto antaŭ la preĝejo Sankta Severo.

Historio redakti

Ĝi estas la plej malnova konservita puto en Erfurto kaj la lasta el iam 69 putoj kiuj servis al publika trinkakvoprovizado en la frua moderno. En 1870 oni komencis plani akvokondukilon el la rivero Apfelstädt por modernigi la trinkakvoprovizadon de Erfurto.

Iam la statuo estis antaŭ la Gastejo ĉe la alta lilio. En 1936 ĝi devis cedi al konstruo de tramvojaj trakoj. Post diversaj aliaj translokiĝoj la statuo finfine trovis sian nunan lokon en la sud-uesta parto de la Katedralplaco.

Mondonanto por la restaŭro estis en 1991/92 la okcidentgermana societo Vereinigung Heimattreuer Erfurter. Ĝi estis donacita al la urbo la 5-an de septembro 1992 okaze de la 1250-a datreveno de la unua urbomencio.

Dum 2004-2011 la statuo plurfoje estis damaĝita arbitre fare de huliganoj. En 2013 ĝi renoviĝis pro kromaj damaĝoj kaŭzitaj de degeliga salo[1].

Priskribo redakti

Starigite en la 1784-a jaro, ĝi montras sur piedestalo sabloŝtonan skulptaĵon de Minervo kun kasko, ŝirmilo kaj ĵetlanco. La skulptisto estas nekonata. La diino reprezentas metion, industrion kaj sciencon. Sekve ŝi simbolas kaj la fieran erfurtan burĝaron kaj la kulturan vivon de la urbo, kiu floregis sub Karl Theodor von Dalberg, majenca guberniestro inter 1772-1802. Cetere fondiĝis samtempe la Akademie gemeinnütziger Wissenschaften.

La puto fluigas, krom dum la vintraj monatoj, trinkeblan akvon. Malantaŭ la puto troviĝas la Erthal-obelisko

Literaturo redakti

  • Steffen Raßloff: 100 Denkmale in Erfurt. Geschichte und Geschichten. Mit Fotografien von Sascha Fromm. Essen 2013. p. 90-91

Referencoj redakti

  1. Artikolo en la Thüringische Landeszeitung de la 9-a de aŭgusto 2013.

Eksteraj ligiloj redakti