Minetaĝo signifas en la minado altonivelo (plejparte horizonta ebenaĵo) de minejo, sur kiu estas konstruitaj minkavoj.

Minetaĝo kiel konstruaĵo redakti

Minetaĝoj estas konstruataj je la alirebligo de geologia kuŝejo per ŝaktoj en la profunda minado. La minetaĝoj subpartigas la subteran monton. La avantaĝo de la minelkonstruo per etaĝoj kompare kun la konstruo per galerioj estas, ke oni povas destini la vertikalajn distancojn de la etaĝoj laŭ teĥnika prijuĝo.[1] Ekzemple en la minado en la Ruhr-Regiono la etaĝoj havas distancojn unu de la alia de 200 ĝis 400 metroj.[2] Per la individuaj etaĝoj oni povas krei sekciojn en la kuŝejo, kiuj utilas al la ekspluato de la kuŝejo, al la transporto, al la aerumado kaj al la akvomastrumado.[2] Sur ĉiu etaĝo ekzistas ĉefa vojreto, kiu estas subdividita en ĉefvojo kaj flankaj vojoj.[1] Oni diferencas inster unuetaĝa kaj duetaĝa konstruaĵo.[3] Je la pluretaĝa konstruaĵo ĉiam almenaŭ du etaĝoj estas en funkcio, unu transportetaĝo kaj unu aerumetaĝo.[1] Kiel aerumetaĝo je tio ĉiam servas la pli supra etaĝo.[2] La montokorpo, kiu troviĝas inter du etaĝoj en la kampo de flankvojo, nomiĝas flankvojosekcio. Kondiĉo estas je tio, ke la mineralstoko en la montokorpo estas solvata kaj transportata ekde la sama flankvojo.[1] Minetaĝoj ofte nomiĝas laŭ siaj taskoj. Krom la transporta kaj la aeruma etaĝoj ekzistas ankaŭ la minekspluato-etaĝo. Maŝino- aŭ marĉoetaĝo nomiĝas la etaĝo, sur kiu kolektiĝas la minakvo. Inter la ĉefaj minetaĝoj ankaŭ ekzistas interetaĝoj.[4]

Aranĝado redakti

Je la aranĝado de la apartaj minetaĝoj oni devas konsideri la lokajn cirkonstancojn. Aparte je la ekkonstruo de la unua profundetaĝo oni devas atenti jam ekzistajn galeriojn. Se oni ekkonstruas la unuan profundetaĝon tro dense sub jam ekzista galerio, povas okazi enrompiĝo de la galerio. Ankaŭ eblas, ke la akvo forkondukata de la galerio penetras tra fendoj en la profundajn etaĝojn. Ankaŭ problemaj estas akvoriĉaj rokaĵoj kaj ŝtontavoloj. Kiel eble oni konstruas la etaĝojn tiaj, ke ili estas akvoportaj. Tio evitas, ke la kolektiĝanta mineja akvo sur la respektiva etaĝo trapenetras al pli profundaj etaĝoj.[2]

Partaj minetaĝoj redakti

En kelkaj minoj ofte ne eblas ekspluati la geologian kuŝejon nur trans malmultaj ĉefaj minetaĝoj. Precipe se la distancoj inter la ĉefaj etaĝoj estas tre grandaj, la minmonto ne estas sufiĉe subdividebla por la ekspluato. Jen estas necese, konstrui konvenan nombron da partaj minetaĝoj. Tiuj ĉi partaj etaĝoj plejofte estas mallongaj kaj estas konstruataj nur trans flankaj galerioj. Kutime je tio ne estas konstruataj ĉefvojoj. Per tio la apartaj partetaĝaj flankgalerioj de la diversaj sekcioj ne havas interligon. Depende de la geologia kuŝejo la nombro de partetaĝoj estas diferenca en la apartaj sekcioj. Povas esti, ke en la unu sekcio sufiĉas unu partetaĝo, sed samtempe en la alia sekcio estas konstruendaj pluraj partetaĝoj. La partetaĝoj de la apartaj sekcioj ankaŭ ofte lokas en malsamaj profundecoj. La partetaĝoj devas estis interligitaj por aerumado, transporto kaj veturado kun la ĉefaj etaĝoj. La ligo kun la ĉefetaĝo okazas per oblikvaj transportgalerioj aŭ blindŝaktoj. Partetaĝoj estas uzataj en la kaliominado je krutaj mintavoloj kaj en la ercminado je dikaj krutaj kuŝejoj. En modere klinita kaj ebena pozicio de la mintavolo oni ne uzas partajn minetaĝojn.[5]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Ernst-Ulrich Reuther: Einführung in den Bergbau. 1. Auflage, Verlag Glückauf GmbH, Essen, 1982, ISBN 3-7739-0390-1.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Albert Serlo: Leitfaden der Bergbaukunde. Erster Band, Verlag von Julius Springer, Berlin 1884.
  3. Ernst-Ulrich Reuther: Lehrbuch der Bergbaukunde. Erster Band, 12. Auflage, VGE Verlag GmbH, Essen 2010, ISBN 978-3-86797-076-1.
  4. Heinrich Veith: Deutsches Bergwörterbuch mit Belegen. Verlag von Wilhelm Gottlieb Korn, Breslau 1871.
  5. Carl Hellmut Fritzsche: Lehrbuch der Bergbaukunde. Dua volumo, 10. Auflage, Springer Verlag, Berlino/Göttingen/Hajdelbergo 1962.