Mingora
Mingora, paŝtune مینګورہ, urdue مینگورہ estas komerca urbego en provinco Ĥajber-Paŝtulando, en Sŭat distrikto. Mingora apartenas la la plej grandaj urboj en la provinco, tamen ne havas sidejan funkcion.
Mingora | |||
---|---|---|---|
urbego | |||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 279 914 (2017) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 34° 46′ N, 72° 22′ O (mapo)34.77166666666772.36Koordinatoj: 34° 46′ N, 72° 22′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 984 m [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Mingora [+] | |||
Bazaj informoj redakti
- areo: km²
- supermara alteco: 984 m
- loĝantaro: 331 091 (2017 [1])
- horzono: UTC+ 5 (PKT)
- poŝtkodo: 19130
- telefonkodo: (0946)
Geografio redakti
Mingora situas en rivervalo de altebenaĵo en nordokcidenta Pakistano. La kantona ĉefurbo Sajdu Ŝarif troviĝas nur 2, la provinca ĉefurbo Peŝavaro 114, Islamabado 135, Rawalpindi 145, Fajsalabado 381, Lahoro 403, Multano 516, Kveta 712, Sukur 854, Hajderabado 1113, Karaĉio 1217 kilometrojn (aere) [2].
Historio redakti
Multaj budhanaj restaĵoj kaj skulptaĵoj estis malkovritaj proksime de Mingora en la rivervalo. Ĉe la flughaveno de Sajdu Ŝarif tomba kulturo estis malkovrita de italaj arkeologoj kaj datita ĝis 1000 antaŭ Kristo. En 2007 dum la talibana ribelo Mingora estis invadita de la talibanoj. Ili transprenis la estrecon. La subpremo de edukado de knabinoj fariĝis tuja en la urbego. Post 2 jaroj Mingora revenis al ŝtata pakistana kontrolo.
Loĝantaro redakti
1961 | 1972 | 1981 | 1998 | 2012 |
---|---|---|---|---|
0 | 51 117 | 88 078 | 174 469 | 231 370 |
Ekonomio redakti
Mingora estas komerca kaj serva urbo, krome la fremdultrafiko estas grava. La urba ĉirkaŭaĵo estas tradicie agrikultura loko.
Trafiko redakti
Mingora havas trairan ĉefvojon kaj solan flankovojon. Riĉa vojreto ne povas esti pro la altebenaĵo, tial la urbego ne havas fervojan kontakton. La flughaveno funkcias en la najbara Sajdu Ŝarif.
Klimato redakti
Mingora situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. La averaĝa jara temperaturo estas 19,3 °C. Junio estas la plej varma monato kun meza temperaturo de 29,2 °C. La plej malvarma monato januaro havas averaĝan temperaturon de 7,5 °C. La jara precipitaĵo averaĝas 897 mm, en ĉiuj monatoj pluvas.
Vidindaĵoj redakti
Famuloj redakti
En Mingora naskiĝis Malala Yousafzai, aktivulino pri homaj rajtoj.
Fontoj redakti
- WikiTrans
- [3]