Laŭ la helena mitologio, Minio (el la greka Μινύας, homo el Luno) estis reĝo de la minioj kaj filo de Krizeso, Orkomeno, Eolo aŭ eĉ Pozidono, laŭ la diversaj verkistoj. Li migris el Tesalio al Beotio, kie li fondis la novan minian ĉefurbon, Orkomeno (laŭ la nomo de sia patro), kiu iĝis unu el la plej povaj urboj el la tuta lando. Oni asertis ke Minio estis tiel riĉa ke li estis la unua reĝo kiu bezonis konstrui trezorejon[1][2].

Minio
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Patro Orchomenus
Patrino Hermippe
Edzo/Edzino Clytodora • Tritogeneia
Infanoj Leucippe • Orchomenus • Persephone • Alcithoe • Arsinoe • Elara • Clymene • Atamanto • Periclymene
vdr

Tial kial postaj reĝoj de Beotio pledis deveni de la minioj, praloĝantoj de la regiono kiujn Minio simbolas, li komencas multajn genealogiajn arbojn, laŭ la fakuloj H.J. Rose. Li edziĝis al Eŭrianaso, filino de Hiperfaso, kaj inter ilia idaro elstaras Klimena (patrino de Faetono), Cipariso (fondinto de Anticira), Orkomeno (heredinto de la trono) kaj tri filinoj, kiujn Dionizo transformis en vespertoj kaj oni nomis la miniidinoj[3].

Partnero kaj idaro redakti

Referencoj redakti

  1. Apolonio de Rodiso, i.229
  2. Paŭzanio, 9.36.4.
  3. Connop Thirlwall, A History of Greece, Eld. Longmans, Virginio, 1895.
Antaŭe:Mitaj reĝoj de OrkomenoPoste: 
KrizesoMinioOrkomeno