Ministerio pri defendo (Francio)

En Francio, la ministerio pri defendo estas la ministeria servo de la registaro komisiita pri organizado kaj preparo de la milita defendo, same kiel la administrado de la armeoj.

Ministerio pri defendo
Ministère de la Défense
emblemo
ministerio pri defendo
Komenco 1589 : subministro pri milito
1791 : ministerio pri milito
1893 : ministerio pri ŝiparo
1947 : ministerio pri nacia defendo kaj armeoj
1958 : ministerio pri armeoj
1969 : ministerio pri nacia defendo
1974 : ministerio pri defendo
Geografia situo 48° 51′ 35″ N, 2° 19′ 10″ O (mapo)48.859722.31944Koordinatoj: 48° 51′ 35″ N, 2° 19′ 10″ O (mapo)
Lando(j) Francio vd
Sidejo Palaco de Brienne,
14 rue Saint-Dominique, Parizo 7-a arondismento
Ministère de la Défense (Parizo)
Ministère de la Défense (Parizo)
DEC
Ministère de la Défense
Ministère de la Défense
Map
Ministerio pri defendo
Tipo franca ministerio
Estr(ar)o Jean-Yves Le Drian
Delegita ministro Kader Arif (militintoj)
elstaruloj Louvois
Charles de Freycinet
Georges Clemenceau
Édouard Daladier
Charles de Gaulle
Pierre Messmer
François Léotard
Charles Hernu
Michèle Alliot-Marie
Buĝeto 40,7 miliardoj da eŭroj (en 2009)
Dungitaro 285 253 (2013)[1] (400 000 oficistoj en 2008 antaŭ la ŝanĝo de ministerio por la ĝendarmaro.
Filioj État-major des armées • Délégation générale pour l'Armement • Secrétariat général pour l'administration • Direction générale de l'Armement vd
Posedatoj Hexagone Balard • Q4007104 • Cercle national des armées vd
Retejo http://www.defense.gouv.fr/
Jura formo ministerio de Francio
vdr

Loĝanta en palaco de Brienne, je la 14 de rue Saint-Dominique, en la 7-a arondismento de Parizo.

Ekde la 16-a de majo 2012, la ministro pri defendo estas Jean-Yves Le Drian, en posteno ekde la 16-a de majo 2012 en la dua registaro de Jean-Marc Ayrault. Helpas lin Kader Arif, ministro delegita al la militintoj.

Historio redakti

La ministerio pri defendo estranta la francajn armeojn originas de la « ministerio pri milito », mem originanta de la servoj de la «subministerio pri milito» de la Malnova Reĝimo. Ankaŭ ekzistis «ministerio pri ŝiparo», heredinta de la «subministerio pri ŝiparo» kaj pofte ligita al la ministerio pri kolonioj. Ekde 1915, estis kreita subsubministerio pri milita aeronaŭtiko, kies titolo evoluis kaj kies atribuoj etendiĝis al civila aeronaŭtiko, kiu fariĝis en 1928 la ministerio pri aviado.

En 1948, la «ministerio pri milito», la «ministerio pri ŝiparo» kaj la «ministerio pri aviado» estis kunigitaj en la «ministerio pri nacia defendo» (ofte nomata «ministerio pri defendo kaj armeoj»), kiu, en iuj registaroj, estas asistata de subministroj komisiitaj respektive al milito, ŝiparo kaj aviado. En 1958 tiuj subministerioj malpaeris kaj la ministerio eknomiĝis «ministerio pri armeoj» komence de la 5-a Respubliko. Ĝi refariĝis «ministerio pri nacia defendo» en junio 1969 en la registaro de Michel Debré, sed renomiĝis «ministerio pri armeoj» en la sekvanta registaro. Nur ekde majo 1974 kun la ministro Jacques Soufflet la ministerio eknomiĝis per la nuna nomo.

Komisioj kaj atribuoj redakti

En Francio, sub la 5-a Respubliko, « la prezidanto de la respubliko estas la armeestro. Ĝi prezidas la superajn konsiliojn kaj komitatojn pri nacia defendo »[2]. La registaro disponas pri la armeoj[3] ; ekde 2008, ĝi devas informi la parlamenton pri sia decido intervenigi la armeojn eksterlande, plej malfrue tri tagojn antaŭ la komenco de la interveno. Ĝi precizigas ĝiajn celojn. Tiu informado povas okazigi debaton, sed kiun ne sekvos baloto. Militdeklaro estas permesata de la parlamento[4].

La ministro pri defendo respondecas pri preparo kaj efektivigo de la politiko pri defendo. Ĝi estas aparte komisiita pri milita infrastrukturo same kiel pri organizado, administrado, starigo en uzstato kaj mobilizado de la armeoj, escepte de la juĝaj kaj civilaj komisioj de la Nacia Ĝendarmaro.

Ĝi aŭtoritatas super la armeoj kaj ties servoj. Ĝi certigas ke la armeoj disponas pri la rimedoj necesaj por sia bontenado, sia aparatbezono kaj sia trejnado. Ĝi respondecas pri ilia sekureco.

Ĝi estas komisiita ankaŭ pri :

  • prospektivo de defendo ;
  • ekstera informiĝo kaj militinteresa informiĝo ;
  • anticipado kaj observado de la krizoj kun efiko al defendo ;
  • industria kaj esplora politiko kaj sociala politiko propraj al la defenda sektoro.

Ĝi kontribuas al la prilaboro kaj efektivigo de la politiko pri eksportado de defenda aparataro[5].

Organizado redakti

En la efektivigo de sia atribuoj, la ministro pri defendo estas asistata de :

Tiuj servoj estas lokitaj sub la aŭtoritateco de la la prezeidanto de la respubliko kaj de la registaro.

La supera ŝtatoficisto pri daŭriva evoluigo (HFDD) de la minsiterio pri defendo estas Éric Lucas. Li estas ankaŭ direktoro pri memoro, heredaĵo kaj arkivoj.

Sidejo de la ministerio redakti

 
Palaco de Brienne.

La ministerio pri defendo situas en palaco de Brienne en la 7-a arondismento de Parizo ekde 1807.

En 2014, la tuto de la servoj de la ministerio, same kiel ĉiuj staboj, estis kunigitaj en la nova loko Balard, en la 15-a arondismento de Parizo, kun 300 000 m2 da neta surfaco (SHON)[7],[8].

Post tiu dato, la palaco de Brienne estus uzata por la oficialaj akceptoj de la ministerio.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. (PDF) Dungitaro en 2013 de la ministerio Arkivigite je 2013-04-18 per la retarkivo Wayback Machine sur la retpaĝo "www.performance-publique.gouv.fr"
  2. Artikolo 15 de la Konstitucio de la 5-a franca Respubliko
  3. Artikolo 20 de la Konstitucio de la 5-a franca Respubliko
  4. Artikolo 35 de la Konstitucio de la 5-a franca Respubliko
  5. CDEF, n° L1142-1, artikolo L1142-1 de la kodo pri defendo
  6. CDEF(R), n° R*3111-1, artikolo R*3111-1 de la kodo pri defendo
  7. Artikolo en gazeto Le Figaro de la 10/12/2007
  8. Gazeto Le Moniteur, artikolo de la 21/06/2010. Arkivita el la originalo je 2014-01-12. Alirita 2013-06-28.

Vidu ankaŭ redakti

Vidu ankaŭ redakti

Oficialaj tekstoj redakti

  • JORF, n° DEFD0918712D, dekreto n° 2009-1178 de la 5-a de oktobro 2009 pri la organizado de la centra administracio de la ministerio pri defendo
  • JORF, n° DEFX1223444D, dekreto n° 2012-775 de la 24-a de majo 2012 pri la atribuoj de la ministro pri defendo
  • JORF, n° ANĈ1224333D, dekreto n° 2012-795 de la 8-a de junio 2012 pri la atribuoj de la ministro delegita apud la ministro pri defendo, komisiita al la militintoj