Ministerio pri virinaj rajtoj (Francio)

La ministerio pri virinrajtoj estas ministerio de la franca registaro komisiita per la politiko de virinaj rajtoj kaj egaleco inter virinoj kaj viroj.

Ministerio pri virinrajtoj
Ministère des Droits des femmes
ministerio de Francio
Komenco 1974
Lando(j) Francio vd
Tipo franca ministerio
Ĉefestro(j) Marlène Schiappa vd
Estr(ar)o Najat Vallaud-Belkacem
Elstaruloj Françoise Giroud, Yvette Roudy, Georgina Dufoix, Michèle André, Véronique Neiertz, Nicole Péry
Lingvoj

franca

Retejo http://www.femmes.gouv.fr/
vdr

La 2-an de aprilo 2014 la ministerio kuniĝis kun tiu pri sportoj.

Historio redakti

La subministerio pri virina situacio estis kreita en Francio en 1974 de Valéry Giscard d'Estaing, kaj atribuita al Françoise Giroud. La posteno estis forigita en 1976, kaj du ŝtatministerioj respondecas unu pri virina dungado, la alia pri virina situacio, de 1978 ĝis 1981.

La ministerio delegita al virinaj rajtoj estis kreita de François Mitterrand post lia elekto kiel prezidanto en 1981.

Inter 1988 kaj 2007, la ofico ekzistis intermite, sub formo de delegita ministerio aŭ de subministerio, ligitaj al alia ministerio. La posteno iris nur al virinoj, entute ses.

La ministerio en sia nuna formo estis kreita en 2012, sub prezido de François Hollande.

Atribuoj redakti

De majo 2012, la komisio de la ministro pri virinaj rajtoj estas prepari kaj efektivigi la politikon de la registaro pri virinaj rajtoj, pareco kaj profesia egaleco[1].

Organizado redakti

 
Najat Vallaud-Belkacem, ministrino pri virinaj rajtoj.

Ministro redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de francaj ministroj pri virinaj rajtoj.

En la registaro de Manuel Valls Najat Vallaud-Belkacem estas la ministrino pri virinaj rajtoj kaj plie respondecas pri la politiko pri sportoj kaj urbo.

Centra administracio redakti

De majo 2012 ĝis aprilo 2014, la ministro pri virinaj rajtoj permesis al la ĝeneral direkcio pri socia kunligo, kune kun la ministro pri ekonomio kaj financoj, la ministro pri socialaj aferoj kaj sano kaj la ministro pri sportoj, junularo, popola edukado kaj asocia vivo[2].

Situo de la ministerio redakti

 
Ministerio pri virinaj rajtoj ĉe hôtel de Broglie[3].

En 2012, la ministerio situas en la 7-a de arondismento de Parizo, je la 98 strato de la Universitato, en palaco de Broglie, en la malnovaj lokoj de la ministerio pri urbo[4].

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Dekreto n° 2012-778, artikolo 1-a.
  2. Dekreto n° 2012-778, artikolo 2-a
  3. Ministère des Droits des femmes (5-an de septembro 2012).[rompita ligilo]
  4. Ludovic Vigogne, « Un air de printemps au gouvernement », en monata gazeto Paris Match n° 3288, de la 24-a ĝis la 30-a de majo 2012, pp. 70-73.

Aldonaĵoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio