Ministraro dua de François Fillon

La ministraro dua de François Fillon estas:

  • la 34-a ministraro de la Kvina Franca Respubliko
  • la 2-a ministraro el la mandatperiodo de prezidento Nicolas Sarkozy
Ministraro dua de François Fillon
registarofranca registaro
Jurisdikcio Francio
Lando Francio
prezidento Nicolas Sarkozy
Dum 18-a de junio 2007 - 13-a de novembro 2010
Antaŭulo Ministraro unua de François Fillon
Sekvanto Ministraro tria de François Fillon
vdr

Ĝi oficis de la 18-a de junio 2007 ĝis la 13-a de novembro 2010, t.e. dum 3 jaroj kaj 148 tagoj.

La 18-an de junio 2007, laŭ la t.n. "respublika tradicio" pri sekvo de deputitaj balotoj, ĉefministro François Fillon sciigis la eksiĝon de sia ministraro al prezidento Nicolas Sarkozy, kiu samtage taskis lin starigi novan ministraron. De tiam la ministraron oni modifis 11-foje, laste la 22-an de marto 2010. Je tiu ĉi dato la ministraro enkalkulas la ĉefministron, 2 ŝtatministroj, 18 ministrojn kaj 17 ŝtatsekretariojn.

Konsisto laŭ la ministraj kategorioj redakti

Ŝtatministro redakti

  • Ŝtatministro, ministro pri ekologio, daŭripovaj evoluigo kaj aranĝado: s-ro Jean-Louis Borloo (de la 18-a de marto 2008 kiel ŝtatministro, ministro pri ekologio, energio, daŭripova evoluigo kaj teritoria aranĝado; de la 23-a de junio 2009 kiel ŝtatministro, ministro pri ekologio, energio, daŭripova evoluigo kaj maro, taskita pri verdaj teknologioj kaj pri negocado pri klimato)
  • Ŝtatministro, ministro pri justico kaj liberecoj: s-ino Michèle Alliot-Marie (de la 23-a de junio 2009)

Ministroj redakti

Ŝtatsekretarioj redakti

Alta komisaro redakti

Celo de egalaj nombroj da viroj kaj virinoj redakti

El la 15 ministroj oni nombras sep virinojn, t.e. 46,66 %, kio konformiĝas al la antaŭanonco de Nicolas Sarkozy. Tamen el la 33 membroj (inkl. la ĉefministro) la tuta ministraro enkalkulas nur 11 virinojn, t.e. 33 % de siaj membroj. Tio ĉi estas for de la seksa egaleco, sed malgraŭe tio restas rekordo en Francio. Krome du gravajn ministrejojn unuafoje okupas virinoj: la ministrejo pri interno kaj la ministrejo pri ekonomio.

Fine la ministraro enhavas tri nordafriko-devenajn homojn kaj unu nigrulinon, t.e. 12 % de siaj membroj.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti