Ministro de Financoj (Barato)

La Ministro de Financoj (aŭ simple, financ-ministro) estas la estro de la Ministerio de Financoj de la registaro de Barato. Unu el plej antikvaj postenoj en la Registaro de Barato, la financa ministro estas responsa pro la fiska politiko de la registaro. Kiel parto de tio, ŝlosila tasko de la Financa Ministro estas prezenti la ĉiujaran buĝeton de la Barata Unio en la Parlamento, kio detalas la registaran planon por impostado kaj elspezado por la venonta financa jaro. Pere de la buĝeto, la financa ministro skizas ankaŭ la distribuojn de diversaj ministerioj kaj departementoj. Eventuale li estas helpata de la Ministro de Ŝtato por Financoj kaj de la pli malaltaranga Deputita Ministro de Financoj.

Ministro de Financoj
pozicio
ministro pri financo
Komenco 29-a de oktobro 1946 vd
Lando(j) Barato vd
vdr

La unua estis Liaquat Ali Khan (1946), la lasta Arun Jaitley (2014). Famaj financ-ministroj estis T. T. Krishnamachari (1957 kaj 1963), Jawaharlal Nehru (1958), Indira Gandhi (1970), Rajiv Gandhi (1987), Manmohan Singh (1991, 2008, 2012),

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti