Minka (naskiĝis la 7-an de septembro, 1970 en Seulo) estas striptizisto, fotomanekeno kaj pornografi-aktorino konata pro siaj (pro ĥirurgiaj enplantoj) treege grandaj mamoj.

Minka
Ĝentileca foto de Minka.
Persona informo
Dato de naskiĝo 7-an de septembro, 1970
Loko de naskiĝo Sud-Koreio Seulo, Sud-Koreio
Naskonomo Michelle Kim
Alto 173 cm
Haroj Nigraj
Naturaj mamoj: ne
Nacieco koreanino, francino
Rilataj paĝaroj
Oficiala ttt paĝo
Minka ĉe IMDb
Minka ĉe IAFD
Minka ĉe AFDB
vdr

Dum sia vivo en Koreio Minka estis tenisisto kaj iĝis tenisinstruisto en usona militbazo en Seulo. Ŝi elmigris Usonon en la jaro 1993 por plikarieri kiel profesia tenisinstruisto, sed ŝi ne sufiĉe bone regis la anglan por haviĝi la necesan licencon. Sed oni invitis ŝin partopreni kiel ludanto je la t.n. Asian Olympics («Aziaj Olimpiaj ludoj») en Ĉikago. Ŝi gajnis ormedalojn kaj en la parluda kaj en la solluda virinaj turniroj. Minka rakontas, ke estis sia parludo-kunludanto kiu, rigardante la Minka-an korpon dum komuna duŝado, proponis, ke ŝi iĝu nudmanekeno.

Jam la saman jaron ŝi komencis nuddancadi; poste ŝi ekaktoriis en sia unua pornografia filmo, Duke of Knockers 2 (1995). Pli-malpli samtempe ŝi faris sian unuan fotaron por Score, usonan fotmagazenon specialigatan pri grandaj mamoj.

Minka estas ne nur la stelulo de multaj seks- kaj erotikfilmoj, sed ankaŭ ties filmproduktoro kaj (per sia retejo, vidu malsupre) mema vendisto de siaj verkoj. Ŝi laboras en marketsituacio de lukra senkonkurenceco pro du kialoj: Multajn ŝi atiras ĉar ŝi estas unu el la malmultaj azianoj en la fako de tiom grandaj mamoj, kaj plue ŝi elstaras inter la kompare ekipitaj manekenoj ankaŭ pro tio, ke ŝi aperas en veraj seksfilmoj kaj -fotaroj — la aliaj kiel ekz. Chelsea CharmsMaxi Mounds ĝenerale ne koitas antaŭ la kamerao.

Unufoje ŝi aperiĝis ankaŭ en la usona televida elsendo Late Night with Conan O'Brien («Malfrue nokte kun Conan O'Brien»), kiu estas tre populara en Usono kaj kelkaj aliaj landoj (ekz. Finnlando).

Sian mamamplekson ŝi atingis per ĥirurgia enplantado de polipropilenaj mamenplantoj. Tiaj enplantoj (kiujn oni intertempe kontraŭleĝigis en Usono pro sanecaj konsideroj) konsistas el polipropilenfadenoj kiuj postoperacie malfaldiĝas ene de la korpo kaj per tio permesas supermezuran kreskon de la mamoj.

En sia retejo Minka indikas 44KK kiel sian mamzonan korbetamplekson, kaj oni taksis sian bruston ĉirkaŭmezuri pli ol 120 cm. (Sed oni priatentu, ke krom la fakto, ke en la pornografia fako tiaj dataoj ofte ne fidindas, en la kazo de Minka ili malvalidiĝas ankaŭ pro la daŭra memkreskado de siaj specialaj enplantoj.) Ĉiu mamo pezas ĉirkaŭ 6,25 kg. Tio faras de Minka kaj la unuan azianon kaj la unuan pornografiaktoron laŭ ĉirkaŭbrusta mezuro, kaj ĝenerale unu el la plej grandmamajn virinojn en la mondo (verŝajne sole superata de Chelsea CHARMS).

En sia libera tempo Minka amas ludi tenison, korpotrejnadi kaj okupiĝi pri siaj hundidoj. Ŝi estas ankaŭ entuziasma kaj tre ŝatata hobikuiristo.

Eksteraj ligiloj redakti