Christiane Friederike Wilhelmine "Minna (Minchen)" HERZLIEB (22a de majo, 1789 – 10a de julio, 1865) estis germana adoptita filino de la librovendisto Karl Ernst Friedrich Frommann (1765–1839) kaj amatino de la verkisto Johann Wolfgang von Goethe (1749-1832).

Minna Herzlieb
Persona informo
Naskonomo Christiane Friederike Wilhelmine Herzlieb
Naskiĝo 22-an de majo 1789 (1789-05-22)
en Sulechów
Morto 10-an de julio 1865 (1865-07-10) (76-jaraĝa)
en Görlitz
Tombo Städtischer Friedhof Görlitz
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo eldonisto
vdr

Vivo redakti

Ŝia patro estis altranga funkciulo en ŝia naskoloko Züllichau, Malsupra Silezio. Orfa en infanaĝo, ŝi estis adoptita en la hejmo de la eldonisto Carl Friedrich Ernst Frommann en Jena. En 1807 ŝi venis al Weimar, kie ŝi renkontiĝis kun la 58-jarulo Goethe, kiu prezentis al ŝi kelkajn sonetojn. Li ankaŭ faris ŝin unu el la modeloj por "Ottilie" en sia "Die Wahlverwandtschaften". Sekvo de liaj enaj spertoj en tiu epoko estis tiu lia lasta romano Die Wahlverwandtschaften (La afinecoj) (1809). Aparta eco de Goethe en tiu verko estas la miksaĵo de poezio kaj naturesplorado: en la tiama kemio oni uzis la terminon afineco de elementoj.

En 1821 ŝi edziniĝis al la profesoro Karl Wilhelm Walch sed tio ne estis sukcesa amafero kaj eble tio kontribuis al ŝia mensa malfortigo kaj morto en mensmalsanulejo en Görlitz en 1865.

Bibliografio redakti

  • Herman Grimm: Goethe, Minna Herzlieb und Bettina Brentano. En: Preußische Jahrbücher. 30, 1872, S. 591–603.
  • August Hesse: Minchen Herzlieb. Habel, Berlin 1878.
  • Karl Theodor Gaedertz: Goethes Minchen. 2. Auflage. Müller, Bremen 1889.
  • Günther H. Wahnes (Eld.): Freundliches Begegnen: Goethe, Minchen Herzlieb und das Frommannsche Haus. Frommanns, Stuttgart 1927.
  • Adalbert Elschenbroich: Herzlieb, Wilhelmine (Minchen, Mine), verehelichte Walch. En: Neue Deutsche Biographie (NDB). Band 8, Duncker & Humblot, Berlin 1969, ISBN 3-428-00189-3, S. 737 f. (Digitalisat).
  • Ilse-Marie Barton: Auf den Spuren von Goethes Minchen: Das unerfüllte Leben der Wilhelmine Herzlieb-Walch. BIS, Oldenburg 1995, ISBN 3-8142-0515-4.

Eksteraj ligiloj redakti