Miomba kalamonasto

La Miomba kalamonasto (Calamonastes undosus), konata ankaŭ kiel Miomba stria kalamonasto, estas specio de birdoj de la familio de Cistikoledoj, kiuj estis iam lokitaj en la genro de Kamaropteroj, sed lastatempe en CalamonastesKalamonastoj, kiuj estas birdoj de arbaroj kaj dornarbaroj de Subsahara Afriko, kiuj faras nestojn ene de kudritaj folioj, estas insektovoraj kaj havas longajn vostojn kaj striecajn subajn partojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Miomba kalamonasto
Miomba kalamonasto
Miomba kalamonasto
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Cistikoledoj Cisticolidae
Genro: Calamonastes
Specio: 'C. undosus'
Calamonastes undosus
(Reichenow, 1882)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Stirlinga kalamonasto, Calamonastes (undosus) stierlingi, estas ofte inkluditaj en tiu specio.

Kiel ĉe kamaropteroj, ankaŭ kalamonastoj kudras siajn nestojn ene de vivaj aŭ mortaj folioj pere de araneretoj. La rezulto estas tre delikata bulforma nesto (kun flanka enirejo), komplete kovrita per folioj kaj ofte dekorata per kokonoj. Nestoj estas kutime kaŝitaj en malalta herbo, herbotufo aŭ malalta arbusto.

Oni agnoskas kvar subspeciojn nome: cinereus Reichenow, 1887 - en R Kongo kaj en okcidenta DRKongo, norda kaj nordorienta Angolo (Kabindo, Malanje kaj norda Lunda suden al Huambo) kaj nordokcidenta Zambio, huilae (Meise, 1958) – Okcidenta kaj centra Angolo, katangae Naeve, 1909 - sudorienta DRKongo kaj Zambio (escepte nordokcidento) kaj nomiga undosus (Reichenow, 1882) - orientaj Ruando kaj Burundo, Tanzanio kaj sudorienta Kenjo.

Ĝi formas superspecion kun C. simplex, C. stierlingi kaj C. fasciolatus. Foje konsiderata samspecifa kun du el ili, sed ne estas interreproduktado kun C. simplex kie la teritorioj koincidas (en norda Tanzanio kaj sudokcidenta Kenjo); mallarĝa (15-20 km larĝe) zono de hibridado kun C. stierlingi en centra Zambio kaj norda Malavio, sed tre distinga en plumaro kaj kantoj (hibridoj intermezas laŭ aspekto, sed povas havi intermezajn kantojn). Aberaciaj junuloj de raso cinereus havantaj sablolivecajn subajn partojn estis erare priskribitaj kiel separata taksono, Camaroptera brachyura congica.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti