Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Mira Župan (naskiĝis la 5-an de aŭgusto 1926 en Otočac, mortis la 12-an de aŭgusto 1993 en Zagrebo) estis kroata televida, teatra kaj filma aktorino. Nacie ŝi famis interalie pro sia aktorado en la kinejaj filmoj Lisinski (1944), Pad Italije (1981) kaj Dundo Maroje (1983).

Mira Župan
Persona informo
Naskiĝo 5-an de aŭgusto 1926 (1926-08-05)
en Otočac
Morto 12-an de aŭgusto 1993 (1993-08-12) (67-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Kroatio
Okupo
Okupo aktoroesperantisto
vdr

De 1958 ĝis 1964 ŝi membris en la Internacia Arta Teatro. Kadre de ĝi, ŝi interalie aktoris en la 43-a UK 1958, en Majenco, Germanio per la teatraĵo Reaperantoj de Henrik Ibsen, en la 48-a UK 1963, en Sofio, Bulgario kaj en la 49-a UK 1964, en Hago, Nederlando, per la teatraĵo Sen eliro de Jean-Paul Sartre.

Eksteraj ligiloj redakti