Mirno (Eŭpatoria municipo)

loĝloko en Krimeo

Mirno (ruse Мирный, ukraine Мирний, krime-tatare Mirnıy) estas urbotipa loĝloko de la Eŭpatoria municipo de Aŭtonoma Respubliko Krimeo (Ukrainio). La loĝloko situas en la nord-okcidenta parto de la Krimea duoninsulo ĉe la suda bordo de la lago Donuzlavo kaj ĉe la Nigra maro, 30 kilometrojn for de Eŭpatorio, al kies gvid-organoj ĝi estas administre subigita.

Urbotipa loĝloko en Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Mirno
ruse Мирный
ukraine Мирний
krime-tatare Mirnıy
Apartenas al: Eŭpatoria municipo, Mirna komunumo
Koordinatoj: 45° 19′ N, 33° 2′ O (mapo)45.30861111111133.033333333333Koordinatoj: 45° 19′ N, 33° 2′ O (mapo)
Averaĝa alto super la marnivelo: ~10 m
Loĝantaro: 4 052 (laŭ 2001)
Poŝtkodoj: 97492
Telefonkodo: +380-652
Hor-zono: UTC+3

Oficiala paĝaro nekonata

Mirno (Krimeo)
Mirno (Krimeo)
DMS
Mirno
Mirno
Mirno
Situo de Mirno sur la mapo de Krimeo
vdr

La apero kaj evoluo de la loĝloko estas intime ligita al la proksime situanta milita flughaveno kaj mar-haveno. Lastatempe la loĝloko evoluas ankaŭ kiel ĉemara perklimata kurac-loko.

En Mirno estas infanĝardeno, mezlernejo, klubo, 2 bibliotekoj, porinfana art-lernejo. La loĝloko estas ligita al Eŭpatorio per busa trafiko.


La loĝlokoj de la Eŭpatoria municipo

Urbo: Eŭpatorio
Urbotipa loĝloko: NovoozernoMirnoZaozerno