Mirosław Filipowicz

Mirosław Filipowicz (naskiĝis la 13-an de junio 1963 en Tarnowskie Góry) – pola historiisto.

Vivo redakti

Diplomito de Katolika Universitato en Lublin (1987). Dum la studoj kunredaktis "Materiały Dyskusyjne" (Pridiskutataj Materialoj), revuon de la Rondo de Historiistoj-Studentoj de KUL. Laboranto de la universitato ekde 1990, kie doktoriĝis kaj habilitiĝis. En la jaroj 2008-2010 direktoro de Instituto pri Historio de KUL. De 2009 eksterordinara profesoro en la Instituto, gvidanto de la Katedro pri Historio de Historiografio kaj Metodologio de Historio ĉe la Instituto pri Historio de KUL. De 2013 direktoro de la Instituto de Mez-Orienta Eŭropo.

Novembre 2016 estis alvokita de ministro pri eksteraj aferoj por Aferoj de Pola-Rusa Grupo pri Malfacilaj Problemoj kaj kiel la pola Vicprezidanto de Grupo. Inaŭguro de laboraĵoj de pola parto de la Grupo en renovigita konsisto okazis la 9-an de marto 2017.

Li okupiĝas pri historio de historiografio de la 19-a kaj 20-a jarcentoj esplorante historion de la 20-jarcenta usona historiografio, intelektan vivon de la rusa elmigrantaro. En siaj laboraĵoj okupiĝis pri historiistoj kiel Szymon Askenazy kaj liaj disĉiploj.

Membro de Pola Historia Societo, Societo de Instituto de Mez-Orienta Eŭropo, Pola-Rusa Komisiono de Pola Scienca Akademio, li kunsidas en konsilio de la Instituto de Mez-Orienta Eŭropo en Lublin.

Elektitaj publikaĵoj redakti

Libroj

Bibliografio redakti

  • Księga pamiątkowa w 75-lecie Katolickiego Uniwersytetu Lubelskiego. Wkład w kulturę polską w latach 1968-1993 (Memor-libro en 75-jariĝo de Katolika Universitato en Lublin. Kontribuo al la pola kulturo en la jaroj 1968-1993), redaktoro Marian Rusecki, Lublin 1994, p. 379.

Eksteraj ligiloj redakti