Miroslav Klose

german futbalisto

Miroslav Klose (origine Mirosław Klose) estas german-pola futbalisto. Li naskiĝis la  9-an de junio 1978(nun 1978-06-09) en Opole, Pollando), do momente estas 45-jara. Ekde 2007 li estas profesia futbalisto ĉe la klubo "FC Bayern München", antaŭe li dum tri jaroj ludis en la teamo de la klubo "Werder Bremen". La sportisto interalie estis membro de la germana nacia teamo de futbalo dum la matĉoj de la Futbala Mondpokalo 2006, la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008 kaj la Futbala Mondpokalo 2010. Matĉe li rekoneblis per la ĉemiza numero "11". Ankaŭ en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 kaj la Futbala Mondpokalo 2014, en kiu la germana teamo atingis la ĉampionecon, li partoprenis per tiu ĉemiza numero.

Miroslav Klose
Persona informo
Naskonomo Mirosław Marian Klose
Aliaj nomoj Miro
Naskiĝo 9-an de junio 1978 (1978-06-09) (45-jaraĝa)
en Opole
Lingvoj germanapolaitalaanglafranca
Ŝtataneco GermanioPollando
Familio
Patro Josef Klose
Patrino Barbara Jeż
Okupo
Okupo futbalisto • futbala trejnisto • ĉarpentisto
TTT
Retejo http://miroslavklose.de/
vdr