Mirpur aŭ en Esperanto Mirpuro (en urdua, aŭ mirpura panĝaba: مِيرپُور) estas la ĉefurbo de la distrikto Mirpur kaj unu el plej grandaj urboj de la areo de la historia regiono Kaŝmiro administrata de Pakistano. La urbo mem trapasis fortan procezon de modernigo dum plej el la ĉirkaŭa areo restas agrikultura. Mirpur estas konata pro ties grandaj konstruaĵoj kaj bangaloj konstruitaj ĉefe al faro de elmigrinta komunumo loĝanta ĉefe en Britio, Eŭropo kaj Nordameriko. La ĉefa kultivata produkto dum printempo estas milio. Tamen, estas lokoj kie oni kultivas ankaŭ tritikon, maizon kaj aliajn vegetalojn. La produktado de elektro, pere de Akvorezervejo Mangla faras tiun distrikton iome unika en la entuta regiono kio havigas energinecesojn por Azad Kaŝmiro kaj Norda Panĝabo por malprofito de lokanoj kiuj tipe suferas pro neanoncitaj energi-liverĉesoj.

Mirpur
urbo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 124 352  (2017) [+]
Loĝdenso 123 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 33° 9′ N, 73° 45′ O (mapo)33.14901573.748548Koordinatoj: 33° 9′ N, 73° 45′ O (mapo) [+]
Alto 458 m [+]
Areo 1010 km² ( 101 000 ha) [+]
Mirpur (Azad Jammu kaj Kaŝmiro)
Mirpur (Azad Jammu kaj Kaŝmiro)
DEC
Mirpur
Mirpur
Situo de Mirpur
Mirpur (Pakistano)
Mirpur (Pakistano)
DEC
Mirpur
Mirpur
Situo de Mirpur

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mirpur [+]
vdr

Pro la enorma grando de la elmigrinta komunumo (ĉefe en Britio kaj ĉefe en Okcidenta Jorkŝiro) Mirpur estas foje konata kiel "Little England" (Angleto). Multaj produktoj el Unuiĝinta Reĝlando troveblas en tiu urbo.[1]

Bildaro redakti

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti