Misĥoro (ruse Мисхор, ukraine Місхор, la nomo venas de la helena ἡ Μήση χώρα — "meza vilaĝo") estas ĉemara klimat-kuraca teritorio sur la Suda Bordo de Krimeo. Antaŭe ĝi estis konsiderata kiel memstara loĝloko, sed ekde la jaro 1958 administre ĝia teritorio apartenas al la urbotipa loĝloko Koreizo[1]. Malgraŭ tio la nomo "Misĥoro" estas daŭre vaste uzata, ankaŭ en diversaj nomoj (vd. sube ĉe "Vidindaĵoj").

Misĥoro (Krimeo)
Misĥoro (Krimeo)
DMS
La misĥora niksino.

La teritorio prezentas mallarĝan apudbordan ter-strion proksmume 10 kilometrojn larĝan; sude ĝi estas limita de la Nigra maro, norde — de la monta masivo Ajpetro.

Historio redakti

En la ruslingva presliteraturo la loko estis plej unue menciita en la vojaĝ-notoj de sciencisto Peter Simon Pallas (la jaroj 1793—1794).

Klimato redakti

Misĥoro estas konsiderata kiel la plej varma loko de la Suda Bordo de Krimeo. Ĝin karakterizas subtropika klimato de la mediteranea tipo[2].

  • La vintro estas milda. La averaĝa aer-temperaturo en februaro estas +4,4   °C (je 0,4 °C pli varma, ol en Jalto). La kvanto de la frostaj tagoj estas 23 jare.
  • La printempo estas frua. La averaĝa aer-temperaturo de majo estas +16   °C.
  • La somero estas varma, seka kaj suna. La averaĝa aer-temperaturo de julio estas +25   °C (je 1,3 °C pli varme, ol en Jalto).
  • La aŭturno estas varma kaj longa. La averaĝa aer-temperaturo de septembro estas +21 °C.

La bansezono daŭras de junio ĝis oktobro. La jara kvanto de precipitaĵoj estas ĉirkaŭ 500 mm. La jara kvanto de la sun-brilo estas ĉirkaŭ 2300 horoj.

Vidindaĵoj redakti

  • La telfero "Misĥoro — Ajpetro", kiu kondukas al la Ajpetra altebenaĵo
  • Misĥora parko, fondita fine de la 18a jarcento; ĝi estas konsiderata kiel monumento de ĝarden-parka arto.
  • Palaco "Djulber", konstruita en maŭra stilo sub la gvido de arkitekto N. P. Krasnov (1895—1897 jj.)
  • Skulptaĵoj "Junulino Arzi kaj rabisto Ali-Baba", "Niksino" (kreitaj de estona skulptisto Amandus Heinrich Adamson).

Notoj redakti

  1. ruse Kozeizo. La oficiala paĝaro de Aŭtonoma Respubliko Krimeo Arkivigite je 2010-06-24 per la retarkivo Wayback Machine
  2. Misĥoro // Kuraclokoj. Enciklopedia vortaro. — Moskvo, eld. "Sovetskaja Enciklopedija, 1983. pp. 239—240.

Eksteraj ligiloj redakti


La loĝlokoj de la Jalta municipo

Urboj AlupkoJalto
Urbotipaj loĝlokoj BeregovoForosoGasproGolubozalivoGurzufoKaciveloKoreizo (kun Misĥoro)KrasnokamenkoKurpatoLivadioMasandroNikitoOreandoOtradnoParkovoPonizovkoSanatornoSimeizoSovetskoVinogradnoVosĥodo
Vilaĝoj: Opolznevoje
Loĝloketoj GornojeDanilovkaKujbiŝevoLinejnojeOlivaOĥotniĉjePartizanskojeVisokogornoje