Misfunkciado de renoj

Misfunkciado de renojmalsufiĉo de renoj okazas kiam la renoj ne estas kapablaj akurate filtri taŭge la toksinojn kaj aliajn forĵetendajn substancojn el la sango. Fiziologie, la rena misfunkciado estas priskribita kiel malpliiĝo en la plasma renfluo, kio rezultas en alta nivelo de kreatinino en la sero.

Oni ne komprenas tre bone ankoraŭ multajn el la faktoroj kiuj influas en la rapideco per kiu okazas la rena misfunkciado. La esploristoj ankoraŭ studas la efikon de la proteinoj sur la manĝado kaj la koncentroj de kolesterolo en la sango por la rena funkcio.

Signoj kaj simptomoj redakti

Inter la signoj kaj simptomoj de la akuta rena misfunkciado estas la jenaj:

  • Malpliiĝo de la volumeno de urino ekskreciita (diurezo), kvankam foje tiu restas stabila.
  • Reteno de likvo, kio okazigas ŝvelon en gamboj, maleoloj aŭ piedoj.
  • Manko de aero por spirado.
  • Laco.
  • Malorientigo.
  • Naŭzo.
  • Malforteco.
  • Neregula kora ritmo.
  • Doloro aŭ premo en la brusto.
  • Konvulsioj aŭ komato en plej akutaj kazoj.