Missisipo-kulturo estis la lasta granda memstara civilizo antaŭ malkvoro de Ameriko. Ĝi floris de ĉirkaŭ 800 p. K. ĝis alveno de la eŭropanoj. Ĝia areo etendiĝis de sur rivervaloj de ŝtatoj Mississippi, Alabama, Georgia, Arkansas, Missouri, Kentucky, Illinois, Indiana kaj Ohio, sed parte ankaŭ en la pli norda Wisconsin kaj Minnesota kaj pli okcidente sur la stepo. En la dense loĝataj rivervaloj okazis intensa agrikulturado, precipaj agraĵoj estis la maizo, fazeolo kaj la kukurbo.

La pli malgrandajn komunumojn direktis la urboj aŭ pli grandaj vilaĝoj, kie la registaro estis en manoj de la religiuloj. Tiuj ofte alianciĝis dum militado.

La tipa urbo havis ornaman placon en la mezo, piramidforman aŭ holman (etmontetan) konstruaĵon, supre kun templo aŭ rezidenco de la gvidanto. Tiu setleja formo verŝajne alvenis el meza Ameriko, kie ĝi elformiĝis jam en la 9-a jarcento a.K.. La plej granda setlejo de la kulturo estis Monk's Mound en proksimo de Cahokia, Ilinojo. Tie la holmo longas ĉirkaŭ 300 m, larĝas 200 m kaj altas 30 m.

La metiistoj prilaboris kupron, konkon, ŝtonon, lignon kaj argilon al kapornamaĵo, armiloj, pipoj, ujoj, maskoj, skulptaĵoj. Ornama motivo estis la pluma serpento, la flugila batalanto, la svastiko, aranmeo, la ploranta homvango, homfiguroj kaj geometraj bildoj.

La lasta restaĵo de la misisipo-kulturo estis la Natchez-kulturo, kiun neniigis la francoj en fino de la 17-a jc. kaj en unua triono de la 18-a jc..