Miss MARPLE, plennome: Jane MARPLE, estas protagonistino en pluraj krimromanoj de Agatha Christie.

Miss Marple
fikcia homo • literatura rolulo • fikciulo en televida serio • krimfilma rolulo • fikcia detektivo
Kreita de Agatha Christie
Verko La Kadavro en la Biblioteko
Poŝo Plena je Sekalo
Kariba Misterio
The Murder at the Vicarage
La Dek Tri Problemoj
Rolita de Gracie Fields, Margaret Rutherford, Angela Lansbury, Ita Ever, Helen Hayes, Joan Hickson, Geraldine McEwan, Julia McKenzie
En TTT Oficiala retejo
Informoj
Sekso ina
Nacieco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo detektivo • amatoro
vdr

Miss Marple loĝas en la malgranda vilaĝo St. Mary Mead. Ŝi estas maljuna fraŭlino, kiun oni nepre ne subtaksu: Enigmojn ŝi solvas per racio kaj logiko, mirigante per tio la lokan policon.

En la filmigoj Miss Marple estis prezentata interalie de Margaret Rutherford, Joan Hickson kaj Angela Lansbury. Ekde 2004 estis produktita kvarparta televida serio, en kiu ŝin prezentas Geraldine McEwan.

En la filmoj kun Margareth Rutherford Miss Marple havas helpanton, la bibliotekiston Stringer, rolo prezentata de Stringer Davis. Tiu bibliotekisto ne havas bazon en la noveloj; oni kreis ĝin por havigi rolon al Davis, la edzo de Rutherford.

Listo de verkoj kun Miss Marple redakti

  • The Murder at the Vicarage (1930)
  • The Thirteen Problems (1932)
  • The Body in the Library (1942)
  • The Moving Finger (1943)
  • A Murder is Announced (1950)
  • Murder With Mirrors (1952)
  • A Pocketful of Rye (1953)
  • 4.50 from Paddington (1957)
  • The Mirror Crack'd from Side to Side (1962)
  • A Caribbean Mystery (1964)
  • At Bertram's Hotel (1965)
  • Nemesis (1971)
  • Sleeping Murder (1976)