Mit brennender Sorge

Mit brennender Sorge (Kun brula zorgo) estas encikliko de la papo Pio la 11-a pri la situacio de la Katolika Eklezio en la Nazia Germanio, publikigita la 14an de marto 1937.

Mit brennender Sorge
encikliko
Aŭtoroj
Aŭtoro Pio la 11-a
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 10-a de aprilo 1937
Ĝenro encikliko
vdr

Diference disde aliaj enciklikoj nomitaj laŭ la unuaj vortoj en latino, tiu ricevas la nomon de la unuaj vortoj en la lingvo en kiu ĝi estis origine publikigita, nome la germana lingvo.

En la encikliko la papo avertis, du jarojn antaŭ la Dua Mondmilito: «Ĉiu kiu uzu rason, popolon aŭ ŝtaton, aŭ difinitan formon de ŝtato, aŭ la reprezentantojn de la ŝtata povo aŭ aliajn fundamentajn elementojn de la homa socio [...] kaj diigu ilin per idola kulto, koruptas kaj falsigas la ordon kreitaj kaj establitan de Dio», kiel klara signalo de kritiko al la pseŭdoreligiaj aspektoj kaj la rasteorioj de la germana nacisocialisma reĝimo.

Menciinda estas la legado, samtempa el ĉiuj germanaj katolikaj preĝejaj pupitroj, de la encikliko Mit brennender Sorge.[1] La epizodo okazis kelkajn tagojn post la publikigo de la encikliko kaj kaŭzis perfortan reagon de la nazia reĝimo kontraŭ la katolikaj institucioj. Intervenoj kaj kondamnoj estis lanĉitaj el diversaj episkoparoj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti