Mitchell LEISEN (6a de oktobro, 1898 – 28a de oktobro, 1972) estis usona reĝisoro, arta reĝisoro, kaj vestodesegnisto.

Mitchell Leisen
Persona informo
Naskiĝo 6-an de oktobro 1898 (1898-10-06)
en Menominee
Morto 28-an de oktobro 1972 (1972-10-28) (74-jaraĝa)
en Woodland Hills,  Usono
Tombo Chapel of the Pines Crematory
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo aktorofilmreĝisorofilmproduktoro • kostumdezajnisto • scenaristo
vdr

Liaj plej bone konataj filmoj estas la adapto fare de Alberto Casella de Death Takes a Holiday kaj Murder at the Vanities, nome muzikala misterhistorio (ambaŭ de 1934), same kiel Midnight (1939) kaj Hold Back the Dawn (1941), ambaŭ scenarigitaj de Billy Wilder. Easy Living (1937), verkita de Preston Sturges en kiu stelulis Jean Arthur, estis alia sukceso por la reĝisoro, kiu reĝisoris ankaŭ Remember the Night (1940), nome la lasta filmo verkita de Sturges antaŭ ekreĝisori ankaŭ siajn proprajn scenarojn. La filmoj Lady in the Dark (1944), To Each His Own (1946), kaj No Man of Her Own (1950) estis postaj sukcesoj. La komedio de Charles Brackett nome The Mating Season (1951) en kiu stelulis Gene Tierney, Miriam Hopkins kaj Thelma Ritter estis aktualigita versio de plu fruaj komedioj de Leisen de la 1930-aj jaroj, kaj ĝi estis ankaŭ lia lasta granda filmosukceso.

Kiam lia kinkariero finis, Leisen reĝisoris epizodojn de The Twilight Zone, Thriller, Shirley Temple's Storybook kaj The Girl from U.N.C.L.E.. Li ankaŭ aĉetis noktoklubon.[1]

Aliaj filmoj redakti

Notoj redakti