La mititei aŭ mici, loztraduke etuloj, estas tradicia manĝaĵo de la rumana kuirarto, kiu konsistas el viandhaketaĵo kun formo de rulo kiun oni rostas per rostilo. La uzata viando en tiu speco de viandobulo ĝenerale estas bovaĵo, eventuale miksita kun ŝafidaĵo aŭ porkaĵo, kun ajlo, muelita nigra pipro, spicherboj por doni aromon kaj kelkfoje iom da papriko. Kelkfoje oni aldonas natrian bikarbonaton. Ĝi ĝenerale estas servita kun mustardo kaj akompanata de biero. La mititei estas tre populara aperitivo en Rumanio kaj oni povas diri ke ĝi estas unu el ĝiaj naciaj pladoj.

Mititei

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Mititei en la hispana Vikipedio.