Mittelschüler-Kartell-Verband

Mittelschüler-Kartell-Verband (plene: germane Mittelschüler-Kartell-Verband der katholischen farbentragenden Studentenkorporationen Österreichs, mallongigo: MKV) estas aŭstra ligo de katolikaj lernantoj kaj lernintoj. Ĝi estis fondita en la 9-a de septembro 1933; ĝia slogano estas latinlingva enhavante ĉiujn kvar ligajn fundamentojn: religio, patria, sciencia, amicitia (religio, patrujo, scienco, amikeco). La buroo troviĝas en Vieno.

Mittelschüler-Kartell-Verband
Korporationsverband
Komenco 1933 vd
Membro de Q627697Eŭropa kristana korporaciaro studenta (EKV)Aŭstria junulara reprezentantaro vd
vdr
Vieno XIX., Döblinger Hauptstraße 76: memortabulo pri la fondo de MKV en 1933

Pli ol 160 samideanaroj kun sume proksimume 20.000 homoj formas la ligon.

Historio redakti

Komencoj ĝis 1938 redakti

La unuaj spuro de katolika gimnaziaj korporacioj en Aŭstrio estis en Linz en la 1859-a jaro; pro kaŝiĝdevo antaŭ aŭtoritatoj restis nur malmulto konata. Membreco kontraŭleĝa konsekvencis eĉ en lernejforlasdevo. Nur la en 1876 fondita korporacio Teutonia en Innsbruck, kiu nuntempe estas la plej malnova MKV-klubo, sukcese daŭris. Ĉiam oni volis doni alternativojn al liberalaj kaj naciismaj ideoj ĉefantaj ĉeuniversitatare. Post 1900 estiĝis ene de malmultaj jaroj tiaj kluboj kiuj plejparte aniĝis al la en 1900 fondita korporaciaro Mittelschüler-Cartell-Verband (MCV); ĝi ekzistis ĝis malmulte antaŭ la eksplodo de la Unua mondmilito. Nur post 1918 permesitis al ĉiuj tiaj organizaĵoj publika apero. Baldaŭ estiĝis posteulante MCV la korporaciaro Verband katholisch–deutscher Pennalverbindungen Österreichs (VPV), al kiu apartenis en la kuro de la tempo 68 kluboj. Ekde 1921 publikĝis organo ĝia "Burschenwacht". Bedaŭrinde ĝi malfunkciis ĉirkaŭ 1930 pro internaj kvereloj. Parallele fondiĝis Christlich-Deutscher Studentenbund (CDSB) al kiu ankaŭ membris knabinoj kaj kiu sukcese engaĝiĝis sur kampoj kultura, sociala, lernejpolitika (ekz. kontraŭ la de kelkaj intencita malpermeso de religiinstruado). Tiam la organizoj agis en tuta Germanlingvio. Sed post la potencakiro de la nazioj en Germanujo necesis fondi propran organizon aŭstrian en 1933, Mittelschüler-Kartell-Verband der katholischen farbtragenden Studentenkorporationen Österreichs (MKV) kiu tuj je la tempo de Anschluss havis ne malpli ol 78 korporaciojn katolikajn. Jam en la 18.10.1933, do nur kvin semajnojn post la fondo, estis malpermesita al ĉiuj anoj la membreco al Nacisocialisma Germana Laborista Partio. Dum Aŭstrofaŝismo la situacio malfacilis, ĉar postulitis fare de la ŝtataj aŭtoritatoj (kiuj estis ĝenerale favoraj al katolikismo) unuiĝo komuna en unu porjunula organizo. Tion la MKV-anoj malakceptis kaj preferis aniĝon al la katolika klubaro Reichsarbeitsgemeinschaft katholischer Jugendverbände Österreichs kiu permesis pli multe da libereco.

Post Anschluss (1938) redakti

Post la 12.3.1938 la tuta katolikkorporacia vivo ĉesis kaj MKV-anoj ofte suferis malavantaĝojn profesiajn kaj privatajn. Reaktiviĝo faritis en la 8.9.1945. En 1949 reaperis organo kiu nomiĝas ekde 1968 "couleur". En 1954 oni aniĝis al la katolika laborkomunumo Arbeitsgemeinschaft katholischer Verbände (AKV) kaj al Österreichischer Bundesjugendring (hodiaŭa nomo: Bundesjugendvertretung/BJV). Ĉar fonditis gimnazioj ĉiam novaj en multaj komunumoj oni ankaŭ intencis fondi novajn surlokajn korporaciojn. Engaĝiĝo lernejpolitika emfazitis post 1965. En 1972 fonditis Union Höherer Schüler (UHS; hodiaŭa nomo: Schülerunion). Apogitis engaĝiĝo de junaj MKV-anoj en iliaj lernejoj ekz. kiel porparolantoj aŭ reprezentantoj lernejanaj. En 1975 fonditis eŭropaskale Eŭropa kristana korporaciaro studenta (EKV), ankaŭ danke al la helpo de multaj MKV-anoj. Sub ĝia ŝirmo estas hodiaŭ ĉ. 660 korporacioj en 15 eŭropaj landoj kun sume ĉ. 120.000 studentoj. En la 1980-aj jaroj kaj denove en 2010 rediskutitis multaj fundamentaj punktoj instruaj.

Priskribo redakti

Kontraŭe al similaj ligoj/korporacioj kiel ekz. Österreichischer Cartellverband temas ne pri universitataj studantoj respektive studintoj sed pri unio de lernejanoj el la superaj klasŝtupoj.

Ĉiu membro de samideanaro en la MKV eluzas rubandon same kiel specifan ĉapon, kies formo povas variigi laŭ la konkreta klubo. Plej ofte ĉiuj korporaciaj uzoj tri specifaj koloroj.

Ĉar MKV estis fondita sur la federaciisma principo, tiuj samideanaroj estas organizitaj en 9 provincaj sub-organizoj laŭ la federaciaj ŝtatoj de Aŭstrio. La sindevigo principa kunportas jenajn taskojn:

  • religio: la samideanaro kaj ĉiuj ĝiaj membroj publike estu apogantoj de la katolika kredo
  • scientia: la okupiĝo pri akademia eduko estu kutima por ĉiuj membroj
  • amicitia: dumviva amikeco inter ĉiuj membroj de la samideanaro flegatu
  • patria: patriotismo aŭstra bonvenas - ene de eŭropa kunteksto

La samideanaroj de la historie tute ne praktikas akademian skermadon (Mensur) malpermesite fare de la Apostola Seĝo. La anaro estas vira; kun grupoj kiuj akceptis virinojn ekzistas kontraktoj kunlaboraj.

Rilatoj eksteren redakti

MKV estas sur eŭropa skalo membro de EKV (Europäischer Kartellverband). Specialaj rilatoj ene de Aŭstrio memkompreneblas kun Österreichischer Cartellverband/ÖCV.

Konataj membroj redakti

  • La federaciaj prezidantoj
  1. Wilhelm Miklas
  2. Rudolf Kirchschläger
  3. Kurt Waldheim.
  • La federaciaj kancelieroj
  1. Ignaz Seipel
  2. Carl Vaugoin
  3. Otto Ender
  4. Leopold Figl
  5. Julius Raab
  6. Alfons Gorbach
  7. Josef Klaus.
  • La landaj ministroprezidantoj
  1. Franz Rehrl
  2. Josef Rehrl
  3. Wilfried Haslauer sen.
  4. Franz Schausberger
  5. Wilfried Haslauer jun.
  6. Günther Platter
  7. Erwin Pröll
  8. Herwig van Staa
  9. Siegfried Ludwig

Literaturo redakti

  • Heinrich Obermüller: Verboten und verfolgt : katholische Verbindungen an mittleren und höheren Schulen im deutschen Sprachraum. Band 1: Von den Anfängen bis 1918. (= Tradition und Zukunft. Band 1). Österr. Verein f. Studentengeschichte, Wien 1991, Informoj pri Mittelschüler-Kartell-Verband en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane).
  • Heinrich Obermüller: Aufbruch und Untergang : katholische Verbindungen an mittleren und höheren Schulen in Österreich und den Nachfolgestaaten der Monarchie., Band 2: 1918 bis 1945 – Teil I und Teil II. (= Tradition und Zukunft. Band 5 und 8). Österr. Verein f. Studentengeschichte, Wien 2000 u. 2003. Informoj pri Mittelschüler-Kartell-Verband en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
  • Michael Mittelstaedt: Register zu Heinrich Obermüller: Verboten und verfolgt, katholische Verbindungen an mittleren und höheren Schulen im deutschen Sprachraum, Band 1 – von den Anfängen bis 1918 und Aufbruch und Untergang, katholische Verbindungen an mittleren und höheren Schulen in Österreich und den Nachfolgestaaten der Monarchie. Band 2 Teil I und Teil II. (= Tradition und Zukunft. Bd. 10) Österr. Verein f. Studentengeschichte, Wien 2006 Informoj pri Mittelschüler-Kartell-Verband en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
  • Herbert Fritz, Peter Krause (Hg.): Farbe tragen, Farbe bekennen 1938–1945; Katholische Korporierte in Widerstand und Verfolgung. (= Tradition und Zukunft. Band 15). 2. wesentlich erweiterte Auflage. Österr. Verein f. Studentengeschichte, Wien 2013, Informoj pri Mittelschüler-Kartell-Verband en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane).
  • Wilhelm Schmied: Der Mittelschüler-Kartell-Verband (MKV). (= Beiträge zur Österreichischen Studentengeschichte. Band 1). Österr. Verein f. Studentengeschichte, Wien 1974, Informoj pri Mittelschüler-Kartell-Verband en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
  • Nicht alles was gleich aussieht ist auch gleich. Studentenverbindungen von der Entstehung der Universitäten bis heute. Wiener Stadtverband des MKV, Wien 2003, OCLC 178924319.

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Mittelschüler-Kartell-Verband en la germana Vikipedio.