Mizuno Tadakuni (naskiĝis la 19-an de julio 1794, mortis la 12-an de marto 1851) estis daimio dum la malfrua Edo-periodo de Japanio, kiu pli poste agadis kiel ĉefa maljuna konsilisto en servo al la Ŝoguna reĝimo de Tokugawa. Li estas rememorigita kiel establinto de la Tenpo-reformoj.

Mizuno Tadakuni
Persona informo
Naskiĝo 19-an de julio 1794 (1794-07-19)
Morto 12-an de marto 1851 (1851-03-12) (56-jaraĝa)
en Yamagata Domain
Tombo Juki
Lingvoj japana
Ŝtataneco Japanio
Familio
Patro Mizuno Tadaaki
Frat(in)oj Naitō Masatsuna • Hori Naochika • Atobe Yoshisuke
Infano Mizuno Tadakiyo
Parencoj Sakai Tadayuki
Sakakibara Masachika
Suketomo Itō
Mizuno Tadamoto
Okupo
Okupo samurajopolitikisto
vdr

Biografio redakti

Mizuno Tadakuni estis la dua filo de Mizuno Tadaaki, daimio de Karacu-domo. Post kiam lia pli maljuna frato mortis fruaĝe, Tadakuni iĝis posteulo en 1805 kaj estis prezentita al ŝoguno Tokugava Ienari kaj estonta ŝoguno Tokugava Iejoŝi en formala aŭdienco en 1807. En 1812, pro retiriĝo de lia patro, li iĝis gvidanto de la Mizuno-klano kaj damimio de Karacu. Li ekis servadon de ŝoguna reĝimo Tokugava kiel Sōshaban (Majstro de la ceremonioj) ĉe la Edo-kastelo en 1816. Do, rimarkante la kreskantajn problemojn pri la eksterlandana komerca haveno de Nagasaki, en 1817, Tadakuni petis sian transigon de la Karacu-domo al la pli malgranda Hamamacu-domo en Provinco Tōtōmi. Kvankam ambaŭ domoj havis oficiale la enspezon de 70.000 kokuoj, Karatsu-domo havis fakte 253.000 kokuoj male al nura 153.000 kokuoj de Hamamatsu. Kiel sekvo, lia translokiĝo kaŭzis malbonfaron kaj malplaĉon al liaj maljunaj servantoj, rezultante en seppuku de la maljuna konsilanto, sed Tadakuni ne ŝanceliĝis. La saman jaron, li ricevis la postenon Jisha-bugyō (Komissito de Sanktejoj kaj Temploj) en la ŝoguna registaro.

En 1825, Tadakuni ricevis la postenon de Osaka jōdai (kapitano de la kastelo Osaka), la sekvan jaron (1826), li iĝis Kjoto Ŝoŝidai, oficiala reprezentanto de la ŝoguna reĝimo al la kortego en Kyoto. Lia kortega titolo estis ŝanĝita de Izumi-no-kami al Echizen-no-kami. En 1828, Tadakuni iĝis Rōju (gvidanta pozicio en la ŝoguna registaro). Li iĝis el simpla Rōjū al maljuna Rōjū en 1839.

Kiel Rōjū, Mizuno Tadakuni havis gravan politikan potencon kaj klopodis trapaŝi la financajn kaj sociajn kontrolojn de la ŝoguna reĝimo, ellasante multajn „luksajn leĝojn” post la Granda Tempo-Malsatego de 1832-36. Tiuj leĝoj estis konataj kiel Tenpo-reformoj. The reformo celis stabilizi la ekonomion per realveno al modereco, simpleco, kaj disciplino, kio estis karakteriza ekde la frua Edo-periodo per malpermeso de multaj amuzaĵoj kaj paradigo de la riĉeco.

La ĝenerala malpopulareco de la reformoj kondukis al perdo de influo, reputacio de Tadakuni. Por kompliki la situacion, la en majo de 1844, la Edo-kastelo brulis ĝisgrunde. La 22-an de februaro, 1845, li estis forigita el sia registara pozicio kaj la 2-an de septembro 1845, li estis ekzilita al Jamagata-domo en Provinco Deva, kie li restis en ekzilo ĝis lia morto en 1851. Li mortis la 12-an de marto 1851, kvin tagojn antaŭ ol atingintus lin vortoj pri mal-ekziligo. Lin posteulis lia filo Mizuno Tadakijo, kiu estis same grava persono en la Tokugawa-regado.

Mizuno Tadakuni geedziĝis kun filino de Sakai Tadajuki, wakadoshiyori (juna maljunulo) kaj daimio de la Obama-domo.