Mjamia lingvo

indiĝena algonkena lingvo parolita en Usono

La mjamia (sialingve myaamia, prononco laŭ IFA-transskribo mjɑːmia, angle Miami-IllinoisIrenwa) estas indiĝena algonkena lingvo parolita en Usono, unuavice en Ilinojso, Misurio, Indianio, okcidenta Ohio kaj apudaj areoj laŭ la Misisipa Rivero de la mjamioj tiel kiel la triboj de la Ilinojsa Konfederacio. La mjamia nacio de Indianao daŭre praktikas kaj uzas sian indiĝenan heredaĵon instrui junulojn kaj maljunulojn tiel ke ili povas teni ilian tradician lingvon viva.

Mjamia lingvo
lingvo • mortinta lingvomoderna lingvo • formortinta lingvo
centra alogonkenaj lingvoj
Lingvistika klasifiko

algikaj lingvoj
algolkenaj lingvoj
Lingva statuso 6 formortinta
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 mia
  Glottolog miam1252
Angla nomo Miami-Illinois
Franca nomo miami-illinois
vdr

La mjamia estas algonkena lingvo ene de la pli granda algika familio. Ĝi estas kutime priskribita kiel centra algonkena lingvo, sed tiu grupiĝo indikas geografian pli ol genetikan anecon. Plena genetika klasifiko de centraj algonkenaj lingvoj ne ankoraŭ estis atingita kaj tiel la plaej proksimaj parencoj de la mjamia ne estas fine certaj.

La termino "mjamia-ilinojsa" kovras la lingvajn variaĵojn parolitajn de pluraj malsamaj grupoj dum la historio. La "ilinojsa" indikas specife la lingvon ofta al la Ilinojsa Konfederacio priskribita en 17a- kaj 18a-jarcentaj francoj misiistaj fontoj kaj la posta dialekto de la firmigita peoria tribo; la "mjamia" precipe indikas la dialektojn de la mjamioj kaj proksime parencaj grupoj indiĝenaj al Indianio, principe antaŭ ol ili kontaktiĝis kun la Eŭropanoj. Pro la malalta kvalito de multaj sonregistraĵoj kaj la kompleksa postkontakta historio de la grupoj koncernitaj, la dialektologio de la dialektaro estas malfacila rekonstruebla por ajna historia periodo, sed de la fino de la 19-a jarcento dialekta diverseco estis minimuma - tiam restis tri grupj: la mjamioj kaj pliaj triboj nomataj Peoria kaj Wea.