Koordinatoj: 50° 56′ 29″ N 14° 53′ 44″ O / 50.94139 °N, 14.89556 °O / 50.94139; 14.89556 (mapo) Oleška/Mjedzjanko (pole Miedzianka, germane Küpper, ĉeĥe Oleška) estas rivereto en Pollando. Ĝi alfluas en Luzacian Nison.

Mjedzjanko
rivero
Bazaj informoj
Longeco 5,5 km
Fluo
- Alteco super marnivelo 420 m
Enfluejo Nejso
- Alteco 226 m
Geografio
Alfluantoj Ślad
Rivereto en Pollando
vdr

Oleška (alfluanto de Luzacia Niso) redakti

Ĝi fontas sur la okcidenta flanko de monto Stržový vrch (570 m s. m.), de kie ĝi forfluas tra norda direkto ĝis rezervujo troviĝanta nordoriente de ĉasista kabano de entrepreno Arbaroj de Ĉeĥa resubliko (Frýdlant, n-ro 3164). La rojo daŭrigas malantaŭ ĝi senĉese tra la norda direkto. Tuj kiam la fluanto eliros el la arbaroj kovrantaj Jizeran montaron, ĝi alturniĝos al nordokcidento kaj fluas ĝis ŝoseo III/2901, antaŭ kiu ĝi turniĝos en okcidentan direkton kaj sekvas tiun ĉi komunikilon ĝis ĝia vojkruciĝo kun ŝoseo I/13. Ĉi tie ĝi turniĝas al sudokcidento kaj post proksimume 740 metroj ĝi subiras tiun ĉi ŝoseon de la unua klaso kaj eniras tiel en municipon Dětřichov en ĝia orienta flanko. En la municipo ĝi proksimume sekvas la pason de la ŝoseo III/03513 kaj komune kun ĝi ili forlasas Dětřichov en ĝia sudokcidenta fino. Sekve la fluo de la rojo senĉese borderas la ŝoseon kaj kondukas tiel komune tra Kristiánov eĉ tra municipo Heřmanice, en kiu la rojo dum inundoj en la jaro 2010 faris grandajn damaĝojn.

Mjedzjanko redakti

Sekve proksime de eksa fervoja stacidomo en Heřmanice la rojo transpaŝas ĉeĥan-polan ŝtatlimon kaj jam sub la nomo Miedzianko ĝi trafluas tra Markocice, la sudaj partoj de Bogatynia kaj Turoszów, ĝis sur la sudokcidenta flanko de tiu ĉi pola municipo enfluas en Luzacian Nison, kiu ĉi tie kreas ŝtatlimo inter Pollando kaj Germanio.