La mjela plilongigo (latine medulla oblongata) estas la plej suba parto de la cerbo. Ĝi apartenas al la cerba trunko (latine truncus cerebri) kaj do al la centra nerva sistemo.

en la jena sekco de homa cerbo la mjela plilongigo estas signita per la nombro 5

La mjela plilongigo konsistigas la "mjelan cerbon" (latine myelencephalon) kaj en anatomiaj terminaroj ankaŭ latine estas nomata bulbus medullae spinalis ("spina mjela bulbo") aŭ bulbus cerebri ("cerba bulbo"). Kune kun la malantaŭa cerbo (latine metencephalon ĝi konsistigas la "romban cerbon" (latine rhombencephalon). Ne precize eblas vidi la suban limon de la mjela plilongigo al la mjelo: Laŭ difino la supra limigo de ĝi estas la cerba ponto (latine pons cerebri) kaj la suba limigo la disbranĉiĝo de la unua spina nervo el la mjelo. La en sekcoj videbla liga linio inter ambaŭ duonoj de la mjela plilongigo estas latine nomata raphe kaj konsistas precipe el kruciĝantaj nervaj fibroj.