Mladá fronta DNES

Mladá fronta Dnes (Juna Fronto Hodiaŭ), ankaŭ konata kiel MF DNES aŭ simple Dnes (Hodiaŭ), estas ĉiutaga gazeto en Ĉeĥa Respubliko. En 2016, ĝi estas la dua plej granda gazeto, post la ĉeĥa tablojdo Blesk.

La gazeto estis kreita en 1945 sub la nomo Mladá fronta kiel ĉiutaga gazeto por junuloj. Dum la epoko de socialismo, Mladá fronta estis la ĵurnalo de la Socialisma Kuniĝo de Junularo.

Post la Velura Revolucio, en 1989 ĝia populareco kreskis kaj nuntempe ĝi ne estas ligita al la Socialisma Junularo iel, nek laŭ organizo nek politiko.

La gazeto estas publikigita laŭ berlina formato. Ĝi konsistas el kvar sekcioj, unu el kiuj enhavas regionan enhavon. Ĝia orientiĝo povas esti priskribita kiel dekstre konservema.