Moûtiers (savojarda[1] : Motiérs (motjé) estas administre komunumo de Francio en la departamento Savoie (regiono Rodano-Alpoj), en la oriento de la lando. Moûtiers estas la enirpordo al pluraj grandaj francaj ski-feriejoj (skiregiono Les Trois Vallées).

Moûtiers
komunumo
panoramo
Blazono
Ŝtato Francio Francio
Regiono Rodano-Alpoj
Departemento Savoie
Kantono Moûtiers (ĉefloko)
Arondismento Albertville
komunumaro Communauté de communes
Cœur de Tarentaise
Situo Moûtiers
 - koordinatoj 45° 29′ 09″ N 06° 32′ 04″ O / 45.48583 °N, 6.53444 °O / 45.48583; 6.53444 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 1 042 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 465 m s. m.
Areo 3,16 km² (316 ha)
Loĝantaro 3 811 (2012)
Denseco 1 206,01 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 73600
INSEE 73181
Situo de Moûtiers kadre de Francio
Situo de Moûtiers kadre de Francio
Situo de Moûtiers kadre de Francio
Vikimedia Komunejo: Moûtiers
Retpaĝo: www.moutiers-savoie.com
Dulingva ŝildo en Sallanches : "A bientot" en la franca kaj "A revi pâ" la arpitana, kiu signifas : ĉu ne?

Historio redakti

La frua mezepoka nomo de la urbo (kaj latina nomo) estis Tarantasia aŭ Darantasia. Poste en la mezepoko la nomo estis Monasterium poste Munsterium kaj Moustiers por fine fariĝi Moûtiers. La regiono ĉirkaŭ Moûtiers ankoraŭ portas la nomon Tarentaise.

Geografio kaj demografio redakti

La komunumo situas 25 kilometrojn sudokcidente de la urbo Albertville, kaj 70 kilometrojn sudokcidente de la urbo Annecy, en la plej okcidenta parto de la Alpoj. La superfaco de Moûtiers estas 3.2 km², la denseco de la loĝantaro estas ĉ. 1297 loĝantoj po km² (en 2015 : 3 607 loĝantoj).

Infrastrukturo kaj trafiko redakti

 
Fervoja stacidomo Moûtiers - Salins - Brides-les-Bains

En la komunumo estas la fervoja stacio Moûtiers-Salins-Brides-les-Bains.

La mapo sube montras la lokon de Moûtiers kun la plej grava infrastrukturo kaj apudaj komunumoj.

 
Regiono Moûtier

Daŭrebla turismo pere de verda vojo redakti

Moûtiers invitas biciklantajn turistojn fari daŭreblan turismon, ĉar tie situas verda vojo inter Moûtiers ('Place de l'église) kaj Vitré, urbo de artoj. En Moûtiers troviĝas la preĝejo Sankta Martino (15-a kaj 16-a jc) de gotika kaj renesanca stiloj. Je 1,5 km de Moûtiers situas la lageto de Carcraon[2].

Esperanto kaj ĝemeliĝo redakti

En Moûtiers ekzistas aktiva loka Esperanto-klubo, membro de la Rodanalpa Esperanto-Federacio, kiu regule okazigas lingvokursojn.

Moûtiers ĝemeliĝis kun la itala komunumo Verrès.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Noto: La savojarda, parenca al la arpitana, nun estas "kaŝita lingvo". Kiel fremdulo vi povas dum jaroj vivi en la savojarda regiono sen aŭdi ĝin. Nuntempe, ĉiuj savojard-parolantoj ankaŭ estas franclingvaj. Ili parolas nur la savojardan en specifaj situacioj ekzemple kun tre bonaj amikoj. La malprogreso kaj ruinigo de la savojarda okazis dum la lastaj 100 jaroj, dum tri generacioj.
  2. (franca) A la découverte des voies vertes pour vous permettre de découvrir l'Ille-et-Vilaine à pied ou à vélo, Comité départemental de cyclotourisme d'Ille-et-Vilaine[rompita ligilo].