Moŝavo (hebree מושב, do Moŝav, plurale Moŝavim) estas kooperative organizita agrikultura loĝloko en Israelo. La moŝavo estas unu el la tri ĉefaj tipoj de agrikulturaj kooperativoj de la juda cionisma movado: la aliaj du, pli fruaj tipoj estas la moŝavao (atentu: ne miksu la du similajn vortojn) kaj la iom pli posta kibuco. La moŝavo do estas la plej juna kaj hodiaŭ la plej ofta el tiuj tri tipoj: nuntempe ekzistas 400 moŝavoj.

Nahalal nuntempe
Nahalal, de serio de aerfotoj, 1938-1937

Moŝavo kaj kibuco redakti

La koncepto de moŝavo ekestis el malkontento pri la pli malnovaj kibucoj. La socialisma karaktero de tiuj agrikulturaj komunumoj al la fondintoj de la unuaj moŝavoj ŝajnis tro malliberiga. En la novaj moŝavoj tial, kontraste al en la kibucoj, individuaj interesoj kaj bezonoj, kaj precipe privata posedaĵo, ne estis malpermesaĵoj. La moŝavoj kontraste dekomence karakteriziĝis pro tio, ke ĉiu familio havis sian propran hejmon, kun individua mastrumo (kuirado kaj manĝado, vestolavado kaj purigo de la hejmo) kaj kun parcelo da propre posedata grundo, kie la familianoj proprarespondece kultivis manĝaĵojn. La maŝinoj tamen estas komunuma posedo, ankaŭ la aĉeto kaj vendo de la produktoj okazu kooperative. La decido, kiujn legomojn aŭ fruktojn aŭ grenojn kultivi sur la propra grundo, havas ĉiu familio individue.

Historio redakti

La unua moŝavo, Nahalal, fondiĝis dum la jaro 1921 en la ebenaĵo Valo de Jizre'el. Dum la sekvaj jardekoj sekvis pli kaj pli da: dum la momento de la fondiĝo de la israela ŝtato dum la jaro 1948 jam ekzistis 60 moŝavoj, kaj ĝis la jaro 1967 la nombro altiĝia al preskaŭ 350. Ekde la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento krome planiĝis moŝavoj kiel centraj lokoj, en kiu koncentriĝis centraj servoj por la loĝantoj de la regionaj moŝavoj, por povi pli ekonomie oferti ilin: en tiaj centraj moŝavoj estis klinikoj, superaj lernejoj, specialaj metiejoj kaj riparejoj, fabrikoj kaj laborgrupoj por pakado kaj dissendo de la produktoj.

Nuntempe multaj, precipe etaj moŝavoj luktas pri sia ekonomia ekzisto. Kelkaj farmistoj tial havas kromajn postenojn ekster siaj vilaĝoj. Alia solvoprovo de la ekonomiaj problemoj estas pligrandigi la moŝavojn kaj aparte pligrandigi la areon da persona grundo po familio, por ebligi pli efikan agrikulturadon. Krome la kooperativaj servoj reduktiĝas kaj la familioj ricevas pli kaj pli da respondeco: Tial la moŝavoj tendence pli kaj pli iĝas "normalaj vilaĝoj", kompareblaj al tiuj en aliaj landoj.

Moŝav ŝitufi (kooperativa) redakti

Krom la historiaj moŝavaoj, la socialismaj kibucoj kaj la kooperativaj moŝavoj ankoraŭ ekzistas miksaĵoj el la konceptoj de kibuco kaj moŝavo, ĉefe la koncepto de moŝav ŝitufi: Kiel la kibuco, la teroj de la kooperativa moŝavo, la agrikulturaj iloj, la domoj kaj la agrikulturaj produktoj estas posedaĵo de komuna asocio por ĉiuj membroj de la kooperativa moŝavo. Krome, la laboro estas farata laŭ centra aranĝo, kaj ĉiu familio ricevas "buĝeton" por konservi sian hejmon laŭ sia grandeco kaj bezonoj. Tamen, male al la kibuco, kaj kiel la laborista moŝavo, la kooperativa moŝavo ne havas komunan manĝoĉambron kaj komunan loĝejon, ĉiu familio havas nu nur sian privatan terenon sur kiu la propra domo funkcias kaj estas mastrumata. sed ankaŭ privatan bankkonton, en kiu ĝi kondukas siajn aferojn kiel ĝi volas.

La unua moŝav ŝitufi, Kfar Ĥitim, jam fondiĝis dum la jaro 1936, kaj daŭre iuj komunumoj vivas laŭ tiuj principoj.