Mošovce (hungare Mosóc) estas municipo (vilaĝo) en Slovakio en Distrikto Turčianske Teplice. Martin troviĝas 23 km.

Mošovce
germane: Moschotz, hungare: Mosóc
municipo
Kastelo en Mošovce
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Mošovce
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Žilina
Distrikto Distrikto Turčianske Teplice
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Turiec
Rivero Mošovský potok
Situo Mošovce
 - alteco 484 m s. m.
 - koordinatoj 48° 55′ 00″ N 18° 52′ 00″ O / 48.91667 °N, 18.86667 °O / 48.91667; 18.86667 (mapo)
Areo 12,96 km² (1 296 ha)
Loĝantaro 1 342 (31.12.2010)
Denseco 103,55 loĝ./km²
Unua skribmencio 1233
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 038 21
Telefona antaŭkodo +421-43
Aŭtokodoj TR
NUTS 512460
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Vikimedia Komunejo: Mošovce
Retpaĝo: www.mosovce.sk
Portalo pri Slovakio
Origina arkitekturo en Mošovce

Historio redakti

 
Emblemo de Mošovce

Mošovce apartenas al la plej grandaj civitoj de regiono Turiec en Slovakio. Ĝian riĉan historion pruvas ne nur multaj konservitaj memorindaĵoj, sed ankaŭ la fakto, ke ĝia historio daŭras jam 770 jaroj. La unua skribforma mencio pri la civito Mošovce estas la donacdokumento de la reĝo Ondrej (Andreo) la 2-a el la jaro 1233. Originale Mošovce konsistis el du loĝlokoj: La unua, Machyuch, kuŝis en la loko de nuna Starý rad (Malnova vico) kaj la dua, Terra Moys, kiu donis al la civito ĝian nunan nomon, kuŝis en loko de nuna Vidrmoch. El la nomo de la dua loĝloko, kiu signifas "lando de Mojš", oni konkludis, ke la civiton en praaj tempoj posedis iu Mojš, kio povas estis mallongigita formo de slava nomo Mojtech, simile al VojtechMojmír. Poste la nomo ŝanĝiĝis de Mossovych, Mosocz, Mossowecz, villa regia Mayos alio nomine Mossovych, oppidioum Mayus sue Mosocz, Mosocz olim Mayus ĝis la nuna Mošovce. Aparta praa parto de Mošovce estas eksa civiteto Chornukov, kies nomo travivis en la formo Čerňakov.

Mošovce disvolviĝis kiel reĝa civiteto kun libera advokateco, ekde mezo de 14-a jarcento kiel privilegia urbeto subordigita de Blatnický hrad (Kastelo Blatnica). En la jaro 1527 akiris ĝin familio Révay, kiu dum preskaŭ 400 jaroj subpremadis la urbajn rajtojn de Mošovce.

En la pasinteco Mošovce estis grava metia centro de Turiec. Metia produktado akiris grandan disvolvon kaj en la urbeto agis ĉirkaŭ 15 gildoj, plej longe botista gildo kaj la plej fama peltista gildo. Nunan Mošovce eblas karakterizi kiel gravan refreŝigan lokon kun multaj vidindaĵoj.

Memorindaĵoj redakti

El konstruaj memorindaĵoj atentindas ĉefe rokok-klasikisma kastelo el dua duono de 18-a jarcento kun ampleksa angla parko. Aliaj interesaĵoj estas: memorloko de naskiĝdomo de Ján Kollár, novgotika katolika preĝejo konstruita surloke de malnova preĝejo kun valora altaro, evangeliana preĝejo el la jaro 1784, maŭzoleo kun muzeo de metioj, secesa forcejo kaj pavilono el la jaro 1800.

Naturo redakti

Mošovce havas vere unikan ĉirkaŭaĵon. Aro de historiaj aleoj kaj verdaĵoj kreas bonaspektan mozaike strukturitan pejzaĝon, sent-eme ligiĝantan al la arbaroj de Veľká Fatra. Tiu ĉi montaro apartenas al turisme plej allogaj montaroj en Slovakio. Kalkoŝtonoj kaj dolomitoj de fantaziaj formoj, nepriskribeblaj belecoj de la valoj Gaderská, Blatnická kaj aliaj allogas admirantojn de naturbelaĵoj el larĝvasta foro.

Spirita kulturo kaj popolkulturaj tradicioj redakti

Mošovce donis al la slovaka popolo multajn gravajn personojn, el kiuj la plej konataj estas muzikkomponisto Frico Kafenda (1883-1963, verkistino Anna Lacková-Zora (1899-1988), literatura kritikisto, historiisto kaj poetisto Štefan Krčméry (1892-1955), baroka dramverkisto Júr Tesák Mošovský, kaj fondinto de volontula fajrestingista korpuso en Slovakio, Miloslav Schmidt.

La plej grava samcivitano estas granda poeto de Slavoj, filozofo kaj evangeliana predikisto Ján Kollár (1793-1852), kiu kun sia poemaĵo Slávy dcera (La filino de Slavo) neforgeseble eniris minimume en du naciajn literaturojn. La filino de Slavo influis kaj tiamaj kaj postaj naciemuloj kaj patriotoj kiel eliro kaj motivo samtempe. En la originalo kaj tradukoj ĝi penetris vastan slavan kaj neslavan mondon, kaj ĝi porĉiam glorigis sian aŭtoron.

Famaj naskiĝintoj redakti

  • Anna Lacková-Zora (1899 - 1988) - slovaka poetino, dramistino kaj prozistino, aŭtorino de literaturo por junularo

Ĝemelkomunumoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Galerioj redakti