Moacșa

vilaĝo en Rumanio

Moacșa [moakŝa] (hungare: Maksa [makŝa]) estas komunumo en Rumanio oriente de Sfântu Gheorghe.

Moacșa
Komunuma sidejo
komunumo en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Covasna
Alinome Maksa (hungare)
Iama hungara departemento Háromszék
Situo 45° 53′ N, 25° 59′ O (mapo)45.87583333333325.976944444444Koordinatoj: 45° 53′ N, 25° 59′ O (mapo)
Moacșa (Rumanio)
Moacșa (Rumanio)
DMS
Alto super maro 554 m
Poŝtkodo 527120
Loĝantaro
– komunumo 1.255 (en 2009)
– vilaĝo 944 (en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 64577
vdr

Loĝantaro redakti

En 1910 ĝi havis 760 loĝantojn (hungarojn), en 1992 932 (je 96 % hungarojn).

En la censo de 2002 la 944 loĝantoj de la vilaĝo deklaris jenajn etnecojn[1] kaj preferatajn lingvojn[2]:

Etneco Nombro Elcentaĵoj
hungaroj 913 96,7 %
rumanoj 29 3,1 %
Lingvo Nombro Elcentaĵoj
hungara 918 97,2 %
rumana 26 2,8 %

Ĉar en Pădureni, la alia parto de la komunumo, loĝis nur 2 ne-hungaroj, la parto de la hungaroj en la komunumo estas eĉ pli alta ol en la vilaĝo.

Historio redakti

Laŭ ĝia unua skriba mencio ĝi estis en 1332 ekleziejo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Háromszék vármegye). Administre apartenas al ĝi Pădureni; ĝis 2004 apartenis al ĝi ankaŭ Dalnic. Ĝi kunkreskis kun Eresteghin. Ĝia reformita preĝejo havis pentritan lignan baldakenon kun 75 kasonoj faritan de nekonata aŭtoro en 1766. Ĝi troviĝas de 1893 en Industriarta Muzeo de Budapeŝto.

Fonto redakti

  1. Recensământul populației și al locuințelor – martie 2002 (rumane) (XLS) (2002). Arkivita el la originalo je 2013-10-14. Alirita 2013-03-09.
  2. Recensământul populației și al locuințelor – martie 2002 (rumane) (XLS) (2002). Arkivita el la originalo je 2013-10-14. Alirita 2013-03-09.

Gravaj personoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti