Modala ĵazo

ĝenro de ĵazo

Modala ĵazo estas stilforma ludmaniero (je komponado kaj improvizado) en moderna ĵazo, kiu evoluiĝis dum la 1950-aj jaroj el la novjorka malpasia ĵazo kaj transkondukis al libera ĵazo.

Evoluo kaj reprezentantoj redakti

El la bibopo ekestinta ekde 1940 evoluis en la fruaj 1950-aj jaroj la malpasia ĵazo, el kies novjorka medio meze de la 1950-aj jaroj siaflanke deduktiĝis la modala ĵazo.

En la du rondoj de malpasia ĵazo laborantaj en Novjorko unuaflanke ĉirkaŭ Gil Evans, Gerry Mulligan, John Lewis kun Miles Davis kaj aliaflanke precipe ĉirkaŭ Lennie Tristano kaj lia skolo evoluis je la intereso de malpli ligitaj improvizeblecoj de la soloistoj[1] la ludmaniero de modala ĵazo. Ĝi baziĝas sur la teorio de la diatonaj gamoj, kiun publikigis komponisto kaj aranĝisto George Russell je 1953 en sia muzikteoria verko „The Lydian Chromatic Concept of Tonal Organization“ (mallonge „Theory of Modes“), - vidu pri tio ankaŭ la dekdutonisman sistemon de komponisto Arnold Schönberg (1874–1951) kaj la maltonalecon de la Dua Viena Skolo).

Kiel gravaj vojpretigantoj de modala ĵazo validas krom la nomitaj komponistoj ankaŭ John Coltrane kaj Bill Evans, samkiel iomete pli malfrue Herbie Hancock, Wayne Shorter kaj McCoy Tyner. Kiel la unua sondiska verko de modala ĵazo validas Milestones de Miles Davis el la jaro 1958. La 40-takta temo de Milestones baziĝas je tio sur malmultaj akordoj apartenantaj sur nur du gamoj.[2] La albumo Kind of Blue, kiun sonregistris Davis en 1959 kun John Coltrane, Julian Cannonball Adderley, Bill Evans, Paul Chambers kaj Jimmy Cobb laŭ modala ludmaniero (vidu So What), estas ĝis hodiaŭ la plej ofte vendita ĵazalbumo.

Improviza tekniko redakti

En modala ĵazo la improvizado de soloisto pasas sur malmultaj modaloj (gamoj), eltenataj trans longaj strekoj, ol laŭ antaŭdonitaj kutimaj, harmoniaj akordsinsekvoj.[3] Krom la konvenciajn gamojn de la eŭropa muziko oni uzas ankaŭ la modalajn gamojn devenantaj de la mezepokaj eklezimuzikaj gamoj kaj ekstereŭropajn gamojn, kaj kromataj pasaĵoj pli kaj pli ofte aperas. Modernaj muzikistoj, kiuj aplikas la modalan stilon, uzas ankaŭ multajn aliajn teknikojn kiel antaŭiĝajn kaj trapasajn tonojn, la encirkligo de tonoj, la harmonian deflankigon, por riĉigi la improvizadon.[3] Antaŭrangon havas la libere pri tio improvizanta soloisto ne ligita al korseto de konvenciaj, akompanaj harmonioj de la ensemblo. La akompano ofte konsistas el nur malmultaj, daŭre ripetataj akordoj (ostinatoj).

Karakteristiko kaj ĵazhistorio enordigo redakti

Modala ĵazo estas interpretebla kiel rezulto de parta deturniĝo de bibopo, kiun karakterizis komplikaj akordsinsekvoj kaj akrobataj frazigoj aparte de la solooj. Dum kiam bibopo ku siaj multaj ornamadoj devigis la muzikistojn al komplikaj fingroekzercoj, modala ĵazo efikis per siaj pli malabunda, minimumismaj tonsinsekvoj tiurilate pli malstreĉita. Modala ĵazo estas laŭ tempo ofte trankvila ĝis meditema, disponas tamen pro siaj ofte nekutimaj harmonioj ĝis akraj (ne malmilda) disonancoj ja pri sufiĉe da streĉo.

La rekono de modala ĵazo kiel aparta stilo validas kiel pridisputata. Ĝia ega graveco por la stila transiro de akordligita improvizado de la soloisto al liberaj gamoj ĝis al libera ĵazo tamen ĝenerale estas akceptata.

Gravaj titoloj (pecoj) redakti

  • All Blues
  • Cantaloupe Island
  • Flamenco Sketches
  • Impressions
  • Little Sunflower
  • Maiden Voyage
  • Milestones
  • So What
  • Speak No Evil
  • Passion Dance

Gravaj albumoj redakti

  • The George Russell Smalltet: The RCA Victor Jazz Workshop (1956)
  • Miles Davis: Milestones (1958)
  • Miles Davis: Ascenseur pour l'échafaud (1958), Muziko por la filmo Ascenseur pour l'échafaud de Louis Malle
  • Bill Evans: Everybody Digs Bill Evans (1958),
  • Miles Davis: Kind of Blue (1959)
  • Gil Evans: Out of the Cool (1960, ekz. titolo „Stratusphunk“ de George Russell)
  • John Coltrane: A Love Supreme (1965),
  • John Coltrane: My Favorite Things (1961)
  • Bill Evans: Sunday at the Village Vanguard (1961)

Vidu ankaŭ redakti

Modalo

Literaturo redakti

  • George Russell: The Art and Science of Tonal Gravity. 4-a eldono. Concept Publishing, Brookline 2001, ISBN 0-9703739-0-2 (The Lydian Chromatic Concept of Tonal Organization. vol. 1).
  • Wolf Kampmann (eldonisto), Ekkehard Jost: Reclams Jazzlexikon. Reclam, Stutgarto 2003, ISBN 3-15-010528-5.

Referencoj redakti

  1. Wolf Burbat: Die Harmonik des Jazz. 2-a eldono, dtv, Munkeno 1989, ISBN 3-423-04472-1, p. 133.
  2. Joe Viera: Jazz. Musik unserer Zeit. Oreos, Schaftlach 1992, ISBN 3-923657-38-2, p. 153.
  3. 3,0 3,1 Mike Schoenmehl: Modern Jazz Piano. Die musikalischen Grundlagen in Theorie und Praxis Schott, Majenco 1992, ISBN 3-7957-0215-1, p. 112.

Eksteraj ligiloj redakti