Modautal

komunumo de Hesio en Germanio

Modautal - prononco [MO:daŭta:l] - estas komunumo en centra Germanio, iom sud-oriente de Darmstadt. Ĝi situas en la distrikto Darmstadt-Dieburg, en federacia lando Hesio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 5137 loĝantojn.

Modautal
Blazono
Modautal (Germanio)
Modautal (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Hesio
Distrikto Distrikto Darmstadt-Dieburg
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 06167, 06254
Poŝtkodo 64297
Aŭtomobila kodo DA
Oficiala Municipokodo 06432013
Subdivido 11 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Jörg Lautenschläger
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Odenwaldstraße 34
Demografio
Loĝantaro 5137 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 49° 46′ N, 8° 43′ O (mapo)49.7666666666678.7166666666667Koordinatoj: 49° 46′ N, 8° 43′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 320 m
Areo 31,79 km²
Oficiala retejo https://www.modautal.de/
vdr

Disdivido redakti

"Modautal" - kio signifas "valo de la rivereto Modau" - estas administra grupigo de pluraj loĝlokoj, kaj neniu el tiuj loĝlokoj havas tiun nomon. La komunuma administrejo situas en Brandau [BRANda]. Krome Modautal konsistas el la loĝlokoj Allertshofen [ALatsho:fn], Asbach [ASbaĥ], Ernsthofen [ERNSTho:fn], Herchenrode [HERhnro:de], Hoxhohl [HOKSho:l], Klein-Bieberau [klajnBI:beraŭ], Lützelbach [LItslbaĥ], Neunkirchen [NOJNkirhn], Neutsch [NOJĈ] kaj Webern [VE:ban].

Vidindaĵoj redakti

La monto Neunkircher Höhe altas 605 metrojn kaj estas la plej alta punkto en la hesia parto de la mezmontaro Odenwald. Panorama turo tie provizas vastan rigardon okcidenten en la valon de la rivero Rejno. Vintre la regiono ĉirkaŭ la monto estas aparte riĉa je neĝo kaj bona loko por sledi.

Infrastrukturo redakti

La komunumo disponas pri elementa lernejo, nomata Modautalschule, pri pluraj infanĝardenoj kaj pri ĝenerala kuracistino, okupiĝanta pri la lokaj plenaĝaj pacientoj. Infanaj pacientoj kutime frekventas infankuracistinon en Seeheim-Jugenheim, kaj psikajn perturbojn de infanaj pacientoj kutime prizorgas la esperantista kuracisto Thomas Pusch en Darmstadt aŭ lia kolego en Bensheim.

Eksteraj ligiloj redakti