Moderna angla lingvo

La moderna angla estas la angla lingvo depost 1500, depost la invento de la presilo. Ĝi estas la lingvo de Ŝekspiro, Joyce kaj Hollywood. Ĝi kreskis de lingvo de 5 milionoj en unu nebulema insulo al lingvo tutmonda.

Moderna angla lingvo
Modern English
lingvo
angla lingvaro
Parolata en 53 landoj
Denaskaj parolantoj 309 - 380 milionoj
Fremdlingvo / dua lingvo por 199 – 600 milionoj
Skribo latina
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa
Ĝermana
Okcidentĝermana
Anglo-frisa
Angla lingvaro
Moderna angla lingvo
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 eng
Angla nomo Modern English
Franca nomo anglais moderne
Vikipedio
vdr

La angla antaŭ 1500 estis la meza angla lingvo.

Historio redakti

1500 redakti

En la du jarcentoj post 1450, du ŝanĝoj grave influis la disvolviĝon de la angla: la invento de presarto kaj la scio pri oceana vojaĝo. La unua normigis la anglan de Londono, kaj la dua disvastigis la anglojn kaj ilian potencon -- kaj tial ilian lingvon -- tra la mondo. Tial dum la jarcentoj ekde 1600, la nombro de parolantoj centobliĝis.

En la 19-a jarcento, la angloj komencis vojaĝi tra la mondon per ŝipo. Unue la anglaj piratoj, kaj tiam la angla mararmeo, potenciĝis sur la maro. En 1588, la angla mararmeo venkis la hispanan mararmeon. Tio malfermis al la angloj la teron de Ameriko, precipe Nordameriko. La angla de ĉi tiu jarcento estis sovaĝa, ne submetinte sin al la libro gramatika, sed ĝi ankaŭ estis tre fekunda. Ĉi tiu estis la jarcento de Ŝekspiro, eble la plej bona verkisto en iu ajn lingvo, sed certe en la angla.

1600 redakti

En la 17-a jarcento, la angloj disvastiĝis al la orienta marbordo de Nordameriko. Post tempo, ĉi tiuj angloj fondos naciojn Usono kaj Kanado.

La mortinta mano de la latina kaj burĝa vanteco redakti

En ĉi tiu epoko (ĝis la sekvanta jarcento), oni opiniis ke la latina estis pli bona lingvo ol la angla. Sekve, multe da vortoj estis pruntitaj el la latina, precipe vortoj kleraj kaj precipe post 1650. Ankaŭ la latina gramatiko fariĝis la modelo por la angla gramatiko. La leviĝanta burĝaro studis kaj aplikis tian gramatikon -- kaj la novajn vortarojn -- por ŝajni alteklasa. Tia vanteco helpis formi kaj fiksi la modernan norman anglan, kiu eĉ hodiaŭ malsamas nur ete.

1700 redakti

En la 18-a jarcento, Usono sendependiĝis for de Britio, sed britia potenco pligrandiĝis en Hindio kaj Britio eltrovis Aŭstralion. Pli grave, Britio komencis moderniĝi, konstruinte la unuajn fabrikojn. En la sekvanta jarcento, tio fariĝos la bazo de ĝia monda potenco.

1800 redakti

En la 19-a jarcento, la Britia Imperio fariĝis la plej forta potenco en la mondo, venkinte eĉ Napoleonon, reginte la maron kaj, per tio, unu kvaronon de la mondo. Tio disvastigis la anglan tra la mondo. La angloj disvastiĝis al Aŭstralio, Novzelando, Hindio kaj Afriko. Dume, Usono multobliĝis laŭ areo kaj loĝantaro kaj, ĉirkaŭ 1860, fariĝis la plej granda anglalingva nacio.

1900 redakti

En la 20-a jarcento, post du mondmilitoj kontraŭ Germanio, la monda potenco de Britio velkis kaj ĝia imperio disfalis dum la jardekoj post 1945. Sed dum Britio falis, Usono leviĝis kaj fariĝis mondpotenco. Ne nur la malnova, tradicia milita kaj ekonomia potenco de Usono, sed ankaŭ la nova potenco de la satelito, kino, televido, aviadilo, universitata esploro kaj eĉ la Interreto, helpis disvastigi la anglan kaj pliigi la valoron de scio de la lingvo. Tia granda potenco mankas al la franca, tial la angla restas la sola granda monda lingvo sur tero. Neatendite, la angla nun estas instruita ne nur en la lernejoj de nacioj de la mortinta imperio, sed ankaŭ en aliaj, ekzemple, Indonezio kaj Etiopio -- parte ĉar la lernolibroj de tieaj universitatoj estas en la angla netradukita! La latina estis instruita en la mezepoka Okcidento pro motivo simila.

Eble post tempo, la angla atingos la celon, deziratan de Esperanto, fariĝonte la universala dua lingvo -- kvankam sen la neŭtraleco kaj egaleco kiun Esperanto havus -- sed probable la leviĝanta potenco de Ĉinio haltigos tion en la 21-a jarcento.