Moderna norma araba

norma literatura vario de araba lingvo

La moderna norma araba lingvo (arabe اللغة العربية الفصحى, al-luġah l-ʻarabījah al-fuṣḥā, "la plej elokventa araba lingvo") aŭ norma araba lingvo estas la araba kiun ĉefe uzas la arabaj amaskomunikiloj.

Flago de la Araba Ligo, kies ŝtatoj membroj havas la modernan norman araban lingvon kiel oficialan lingvon.

Temas pri varianto de la klera komuna araba kiu disvolviĝis el la literatura renaskiĝo Nahda kiu estis vivita en la Araba Mondo komence de la 19-a jarcento.

La literatura araba aŭ moderna norma araba (al-ʻarabījah) naskiĝis el la klopodo farita ĉefe en la orienta zono de Maŝreko por revivigi la kleran lingvon (kies klera nivelo estis multe plialtiĝinta el la klasika epoko) kaj por eviti la kompletan lingvan fragmentiĝon de la araboj en komunumoj kiuj estus perdintaj kapablon interkompreniĝi (arabaj dialektoj).

Kiel lingvo, la moderna norma araba lingvo estas milda versio, pli facila kaj ĝisdatigita laŭ vortotrezoro kaj esprimoj, de la klasika araba kiu troveblas en la klasika araba literaturo. Tiu versio de moderna klera araba estas tiu kiu ĉefe estas uzata en la amaskomunikiloj kaj skribataj kaj parolataj.

Referencoj redakti

  • Holes, Clive (2004) Modern Arabic: Structures, Functions, and Varieties Georgetown University Press. ISBN 1-58901-022-1

Vidu ankaŭ redakti

Ekstera ligilo redakti