Modernismo teologia

Modernismo teologia estis vasta kaj multfaceta pensfluo, precipe en Katolikismo. disvolviĝinta inter la fino de la 19-a jarcento kaj la komenco de la 20-a celanta repripensi la kristanan mesaĝon sub la lumo de la postuloj de la socio de la komenciĝo de la 19-a jarcento.Inter la temoj de la katolika modernismo emerĝis la esprimo kaj prezentado de la kredoenhavoj, pribiblia ekzegezo, kristana filozofio, la studoj pri la la historio de Kristanismo kaj de la Kristana Eklezio kaj la religia sperto.

La modernisma krizo redakti

La modernisma krizo reprezentis la fazon plej akran de la plurjarcenta konfrontado de kristanismo kun la “moderneco”, intencita precipe kiel postulo de aŭtonoma memregado de la homo en la individua kaj kolektiva vivo, kiel emancipiĝo el ĉiu perspektivo kaj valorsistemo jam establitaj kaj absolutaj, kaj kiel allasiĝo al la sciencoj legitaj al la eksperimentaj metodologioj kaj al la kribrado de la kontrolo.

Tiaj celoj, kaj iliaj konsekvencoj, provokis akrajn reagojn kontraŭ la teologia modernismo, kiu, fakte, suferis, tagiĝe de la 20-a jarcento, serion da cenzuroj flanke de la ekleziaj responculoj. Al ĝi estis riproĉata la manko de distingo inter la fundamenteco de la veraj postuloj de la moderneco kaj inter la aspiroj de determinita kulturo kaj la realo de la homo.

Al unua kondamno entenata en 65 propozicioj eltiritaj el publikigaĵoj de aŭtoroj supozitaj modernistaj, promulgita de la tiama Sankta Ofico per dekreto Lamentabili Sane Exitu (Kun bedaŭrindaj fruktoj) de 3-a de julio 1907), aprobita de papo Pio la 10-a, sekvis kondamno pri teologia modernismo kiel herezo aŭ plibone kiel “sintezo de ĉiuj herezoj” flanke de Pio la 10-a per la encikliko Pascendi Dominici gregis ((La ofico) paŝti la gregon de la Sinjoro) de la 8-a de septembro 1907).[1] En tiu dokumento la papo precizigis sisteman kaj detalitan priskribon pri teologia modernismo, kiu ne troviĝas komplete en neniu el la verkoj de la precipaj protagonistoj de la religia-katolika reformismo. Post la promulgo komenciĝis sistema forigo de la modernismaj protagonistoj el la ekleziaj funkcioj kaj el pastoralaj oficoj. Eĉ, foje, ili estis trafitaj per ekskomuniko dum diversaj aliaj, pastroj aŭ religiuloj aŭ laikoj akuzitaj aŭ suspektitaj pri modernismo estis liberigitaj el instruaj katedroj en la seminarioj kaj ekleziaj kaj katolikaj universitatoj kaj katolikaj asocioj.

Tiuj kondamnoj promulgitaj de Pio la 10-a ege, almenaŭ unuabate, draste kontribuis al la malpliiĝo de la spacoj de la teologia kaj kultura debatoj, kaj ege determinis la sintenon de la Katolika Eklezio fronte al la socio de la 19-a jarcento.

La precipaj tezoj kondamnitaj redakti

La precipaj tezoj kondamnitaj en la “Pascendi” koncernis jenon: [2]:

  • la Revelacio estas vera vorto nek de Dio kaj nek de Jesuo Kristo, sed natura produkto de homa “sub-konscienco;
  • la Kredo ne estas objektiva fakro, sed ĝi dependas el la individuaj sentoj;
  • la Dogmoj estas simboloj de la interna sperto de la homa koro, iliaj formuladoj estas frukto de historia disvolviĝo;
  • la Sakramentoj fundiĝas sur la bezono de la homa koro doni senseblan formon al sia religia sperto: ili neniam estis staigitaj de Jesuo Kristo kaj utilas nur por nutri en la homo la penson de la ĉeesto de la Kreinto;
  • la Eklezia instruofico nenimaniere komunikas verojn devenantajn el Dio;
  • la Biblio estas kolekto de mitaj epizodoj kaj/aŭ simbolaj, kaj ĉiukaze ne temas pri libroj die inspiritaj;
  • la Diaj intervenoj en la historio (kiaj mirakloj kaj profetioj) nenio alio estas ol rakontoj transfiguritaj de personaj internaj spertoj;
  • la Kristo de la Kredkonfeso [3] estas malsama ol tiu de la historio; la dieco de Kristo ne dedukteblas el la kanonaj evangelioj;
  • la pekliberiga kaj elaĉeta funkcio de la morto de Kristo estas frukto de la “teologio de la kruco” priellaborita de apostolo Paŭlo.

Disvastiĝo de teologia modernismo kaj reagoj de la Eklezio redakti

La teologia modernismo disvastiĝis tra la tuta Eŭropo. Inter ĝiaj epigonoj mencieblas italaj Salvatore Minocchi (1869–1943), Romolo Murri (1870-1944), Ernesto Buonaiuti (1881-1946); irlanda George Tyrrell (1861-1909); anglaj Maude Petre (1863-1944) kaj Friedrich von Hügel (1852-1925); francaj Alfred Loisy (1857- 1940) kaj Lucien Laberthonnière (1860-1932).

La oficiala reago de la Eklezio kontraŭ la teologia modernismo estis aparte rigida kaj kapilara danke al la aktiveco de informiga reto establita tiucete, nomata Sodalitium Pianum (Pia kunularo): sennombeaj verkoj atribuitaj modernistoj estis inkluzivigitaj en la Indekso de malpermesitaj libroj kaj per la 'motu proprio Sacrorum antistitum (De la sanktaj episkopoj) la Kontraŭmodernisma ĵuro estis altrudita al ĉiuj diplomiĝantoj de la katolikaj universitatoj kaj alirantoj al la pastoralaj oficoj.[4] en kiu, inter la diversaj asertoj, estis konfermitaj ke la mirakloj estas senseblaj signoj adekvataj pro ĉiuj inteligentoj kaj ke la dogmoj ne suferas modifojn laŭ la sento de la epokoj. Tagiĝe de la sesdekaj jaroj de la 19-a jarcento kelkeloke oni anstataŭis tiun ĵuron per la proklamo de la Kredkonfeso kaj, en 1960, ĝi estis definitive aboliciita iniciate de papo Paŭlo la 6-a dum la Dua Vatikana Koncilio.[5]

Rimarkindas ke la kontraŭmodernisma lukto kreis ankaŭ kelkajn senkulpajn viktimojn, kiuj lukte engaĝiĝis forigi el si la reputacion de “modernismemulo”. Citita ekzemplo estu la domenikano Marie-Joseph Lagrange, fondinto de la École Biblique et Archéologique Française de Jérusalem kaj de la Revue biblique. Kelkaj liaj verkoj ne ricevis la eklezzian eldonan permeson ĉar suspektitaj pri reduktigo de la Biblio al pura homa objekto; nur post longaj suferaj kontraŭaj pruvadoj la pribliblia kaj arkeologia esploristo revenis al la gusta konsudero en la Eklezio.

Studoj kaj debatoj kreis inter la katolika intelektularo klaran konscion de la limoj de la novaj interpretaj metodoj kaj sciencnivele akceptis liberalajn novaĵojn akordiĝeblajn kaj plilumantajn la religian kredon mem. Kaj la sindefenda kontrola rigoro atenuiĝis kiel videblas epoke de la Dei Verbum (Dia Vorto) de la Dua Vatikana Koncilio kaj jam antaŭe kun la encikliko Divino Afflante Spiritu (Sub la la lumo de la inspiranta Spiritu) de papo Pio la 12-a kiu revenĝas la rajton de Eklezio interpreti la aŭtentikan sencon de la Sanktaj Skriboj kaj samtempe skizas alportojn de la novaj metodoj kiam ili akordiĝeblas kun la katolika kredo.

La modernismo teologia ĉe aliaj religioj redakti

Antaŭmetendas ke, foje, tiu modernismaj movadoj enirigis problemojn tute sciencajn kaj literaturkritikajn, tuŝantajn ankaŭ aliajn kristanajn ekleziojn kaj aliajn religiojn.

Protestantismo kaj teologia modernismo redakti

Inter la protestantaj eklezioj la liberala fenomeno trovis radikojn ne malpli vastajn ol en la katolika eklezio. Ĉar laŭ Protestantismo la Revelacio fundiĝas nur sur la skriba vorto de la Biblio[6] la risko perdis la unikan fundamenton estis forte sentita kaj provokis reagojn.

Juda teologia modernismo redakti

Tie kaj tie judaj intelektuloj, kiel Moseo Mendelsohn kaj Moseo Montefiore, iamaniere aplikadis la liberalajn modernismajn teoriojn en la legado de la Malnova Testamento. Aliaj aliris Haskalan, ĝin alproksimigante al la moderna atento, kun tiaj iluminismaj vidpunktoj, kiuj tamen trovis reagojn ĉe ortodoksaj judoj. [7]

Islamismo kaj teologia modernismo redakti

Povas informi pri tio la penso kaj aktiveco de Muhammad Abduh kaj la historio de la liberalaj movadoj inter islamanoj [5].[8]

Ĉu la teologia modernismo tuŝis ankaŭ orientajn religiojn? redakti

Notoj redakti

  1. [1]; [2] en Cathopedia
  2. AA.VV. - Dizionario... verko citita, kaj (Katolikaj enciklopedioj
  3. Vidu: Esploro pri la historia Jesuo. Historiaj nekristanaj fontoj pri Jesuo, Esploro pri la historieco de Jesuo.
  4. [http://www.amiciziacristiana.it/giuramenti.htm#IL%20GIURAMENTO%20ANTIMODERNISTA%7CItallingva teksto de la kontraŭmodernisma ĵuro
  5. Vidu: Priteksta kritiko, Kritiko de la formoj, Metodo historia-kritika. Radikala kritiko, Biblia kritiko.
  6. Por katolikismo la Biblio rimarkite estas samtempe kaj sammaniere vorto aŭtorita de Dio kaj de la homa aŭtoro, en kiu la elemento homa lasis certe siajn spurojn, kiuj povas esti objekto de la kritikaj sciencoj.
  7. [3] kaj [4].
  8. En istamismo, kies Korano estas rekta diktaĵa spegulo de la Dia Vorto, la modernisma kritikoj povus krei veran revolucion dum por kristanismo la Biblio estas ankaŭ, kaj samtempe, Dia kaj Homa Vorto.

Bibliografio redakti

  • Katolikaj enciklopedioj:
  • Josef L. Altholz,The Liberal Catholic Movement in England, 1962
  • Lord Acton, The History of Freedom and Other Essays An outsider’s criticism.
  • Claus Arnold, Giovanni Vian (a cura di), La condanna del modernismo. Documenti, interpretazioni, conseguenze, Roma, Viella, 2010
  • Ilaria Biagioli, Alfonso Botti, Rocco Cerrato (a cura di), Murri e i murrismi in Italia e in Europa, Urbino, QuattroVenti, 2005
  • Ilaria Biagioli, François Laplanche, Claude Langlois (a cura di), Autour d'un petit livre. Alfred Loisy cent ans après, Paris, Brepols, 2007
  • Alfonso Botti, La Spagna e la crisi modernista. Cultura, società civile e religiosa tra Otto e Novecento, Brescia, Morcelliana, 1987
  • Alfonso Botti e Rocco Cerrato (a cura di), Il modernismo tra cristianità e secolarizzazione, QuattroVenti, Urbino, 2000
  • Pierre Colin, L'audace et le soupçon. La crise moderniste dans le catholicisme français (1893-1914), Paris, Desclée de Brouwer, 1997
  • Gabriel Daly, Transcendence and immanence. A study in Catholic Modernism and Integralism, Oxford, Clarendon, 1980
  • Roberto de Mattei, Modernismo e antimodernismo nell'epoca di Pio X, in Don Orione negli anni del modernismo, Milano 2002, pp. 29-86
  • E.E.Y. Hales, Pio Nono: A Study in European Politics and Religion in the Nineteenth Century (Doubleday), 1954
  • E.E.Y. Hales, The Catholic Church in the Modern World (Doubleday), 1958
  • P. Gauthier, Newman et Blondel. Tradition et développement du dogme. Paris. Le Cerf 1958
  • Maria Cristina Giuntella. La FUCI tra modernismo, Partito Popolare e Fascismo, Roma, Studium, 2000, p. 200
  • Maurilio Guasco, Modernismo, Paoline, 1995.
  • C. Izquierdo, Blondel y la crisis modernista. Análisis de « Historia y dogma ». Pamplona. Ed. Univ. De Navarra 1990
  • Darrell Jodock (a cura di), Catholicism Contending with Modernity (Cambridge University Press), 2002
  • Thomas Michael Loome, Liberal Catholicism, Reform Catholicism, Modernism: A Contribution to a New Orientation in Modernist Research[9][rompita ligilo].
  • Paolo Marangon, Il modernismo di Antonio Fogazzaro, Bologna, Il Mulino, 1998, ISBN 88-15-06834-1
  • Sergio Moravia –Filosofia – dal Romanticismo al pensiero contemporaneo- le Monnier- 1990- ISBN 88-00-45393-7
  • Michele Nicoletti, Otto Weiss (eds.), Il modernismo in Italia e in Germania nel contesto europeo, Bologna, Il Mulino, 2010.
  • Marvin O'Connell, Critics on Trial : An Introduction to the Catholic Modernist Crisis, Catholic University of America Press, Washington DC, 1994; recensione di Fr. John Parsons Arkivigite je 2006-10-21 per la retarkivo Wayback Machine
  • Émile Poulat, Histoire, dogme et critique dans la crise moderniste. Tournai. Casterman. 1979
  • Michele Ranchetti, "Cultura e riforma religiosa nella storia del modernismo", Einaudi, Torino 1963
  • Francisco Rico, El Modernismo como actitud,
  • R. Virgoulay, Blondel et le modernisme. La philosophie de l’action et les sciences religieuses (1896-1913). Paris, Le Cerf, 1980
  • Otto Weiß, Der Modernismus in Deutschland. Ein Beitrag zur Theologiegeschichte, Regensburg, F. Pustet, 1995
  • Hubert Wolf, Judith Schepers (hrsg.), „In wilder zügelloser Jagd nach Neuem.“ 100 Jahre Modernismus und Antimodernismus in der katholischen Kirche, Paderborn-München-Wien-Zürich, Schöning, 2009
  • Gino Malaguti, Sul modernismo della rivista "La Ghirlandina". Nonantola 1906-1907, Modena, Artestampa, 2011
  • Giulio Andreotti, I quattro del Gesù - Storia di un'eresia. Milano, Rizzoli, 1999
  • Gino Vicarelli, "Aspetti del movimento modernista in Umbria nel quadro del modernismo italiano" 1965-66

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti