Moerbrugge estas vilaĝo en la belga provinco Okcidenta Flandrio. Ĝi estas kvartalo de la komunumo Oostkamp, situanta je iom pli ol unu kilometro nordoriente de la centro de Oostkamp. Inter ambaŭ estas la rivereto Rivierbeek (el kiu parte fontas la Bruĝaj kanaloj) kaj la fervojo inter Gento kaj Bruĝo. Tra Moerbrugge fluas la kanalo de Gento al Bruĝo. La ponto trans tiu kanalo klarigas la nomon de la vilaĝo: "moer" (malaltaĵo) kaj "brugge" (ponto).

Moerbrugge

Historio redakti

1944 redakti

Je la fino de la Dua Mondmilito, en septembro 1944, apud la kanalponto de Moerbrugge okazis la "Batalo de Moerbrugge" inter la germana kaj la aliancanaj armeoj. Multaj, ĉefe kanadaj militistoj pereis. Monumento apud la ponto memorigas tiun batalon.

Vidindaĵoj redakti

  • La "Veldkapel" aŭ "Beverhoutsveldkapel" je la rando de "Beverhoutsveld", iama komunuza paŝtejo, konata en la historio de Flandrio pro batalo okazinta 1382.
  • "Warandeputten", marĉo kreita okaze de la plilarĝigo de la kanalo. Ĝi situas en la angulo de la kanalo kaj la Rivierbeek kaj havas surfacon de 10 hektaroj. Ĝi estas libere alirebla (enirejo troviĝas apud la ponto). En ĝi estas du kabanoj por observi birdojn.