Moftinu Mic
vilaĝo en Rumanio
Moftinu Mic [moftinu mik] (hungare Kismajtény) estas vilaĝo en Rumanio oriente de Satu Mare. En 1910 ĝi havis 1674 loĝantojn (rumanoj, hungaroj); en 1992 estis nur 1226 (rumanoj, 34 % da hungaroj). Ĝia unua mencio skriba estas el 1330. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Szatmár vármegye).
Moftinu Mic | |||
---|---|---|---|
Vilaĝo | |||
vilaĝo • sidejo de komunumo | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | distrikto Satu Mare | ||
Alinome | Kismajtény (hungare), Kleinmaitingen (germane) | ||
Komunumo | Moftin | ||
Iama hungara departemento | Szatmár | ||
Situo | 47° 41′ N, 22° 36′ O (mapo)47.68583333333322.601111111111Koordinatoj: 47° 41′ N, 22° 36′ O (mapo) | ||
| |||
Alto super maro | 121 m | ||
Poŝtkodo | 447207 | ||
Loĝantaro | 1.219 (en 2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 138217 | ||
Moftinu Mic estas la administra sidejo de la komunumo Moftin.
Fonto redakti
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio).