Mogola pentrarto estas partikulara stilo de pentrarto en Suda Azio limigita al miniaturoj ĉu kiel libro-ilustraĵoj aŭ kiel solaj verkoj kolekteblaj en albumoj (murakka). Ĝi aperis el Persia miniaturpentrarto (ĝi mem parte el ĉina deveno), kaj disvolviĝis el la kortego de la Mogola Imperio el la 16a ĝis la 18a jarcentoj. La Mogolaj imperiestroj estis islamanoj kaj oni konsideras, ke ili plifirmigis Islamon en Suda Azio, kaj etendis islamajn (kaj partikulare Persajn) artojn kaj kulturon same kiel la religion.[1]

Babur ricevas korteganon de Faruĥ Beg ĉ. 1580-85. Akvarelo kaj oro sur papero, pentrita kaj muntita ene de kadro el paĝo de Rawżat aṣ-ṣafāʾ. Freer Sackler Gallery Arkivigite je 2017-02-02 per la retarkivo Wayback Machine.

Priskribo redakti

 
Nilgai de Ustad Mansur (1590-1624), kiu specializiĝis en bildoj de birdoj kaj aliaj animaloj por albumoj.

La Mogola pentrarto tuj ekprenis tre grandan intereson en realisma portretarto ol ĝi estis tipa de la Persaj miniaturoj. Animaloj kaj plantoj estis la ĉefaj temoj de multaj miniaturoj por albumoj, kaj estis pli realismaj priskribitaj. Kvankam multaj klasikaj verkoj de Persa literaturo plue estis ilustritaj, same kiel hindiaj verkoj, la emo de Mogolaj imperiestroj por verkado de memoroj kaj taglibroj, komencita de Babur, havigis kelkajn el la plej lukse ornamitaj tekstoj, kiel tiuj de la ĝenro Padŝahnama de oficialaj historioj. La temoj estas riĉaj en vario kaj inkludas portretojn, eventojn kaj scenojn el la kortega vivo, scenojn de naturo kaj ĉasado, kaj ilustraĵoj de bataloj. La Persa tradicio de riĉe ornamitaj limoj enkadrigantaj la centran bildon pluis, ĉar estis modifita formo de la persa konvencio de alta vidpunkto.

La Mogola pentrarto poste disvastiĝis al aliaj Hindiaj kortegoj, kaj islamaj kaj hinduaj, kaj poste sikaj, kaj estis ofte uzataj por priskribi Hinduajn temojn. Tio okazis ĉefe en norda Hindio. Ĝi disvolvigis multajn regionajn stilojn en tiuj kortegoj, tendence al plia rimarkindo sed malpli al rafinigo. Tiuj estas ofte referencataj kiel "postmogolaj", "submogolaj" aŭ "provincmogolaj". La mikso de fremdaj persaj kaj indiĝenaj hindiaj elementoj estis kontinuado de la patronigo de aliaj aspektoj de fremda kulturo kiel iniciatita de pli frua Turk-Afgana Delhia Sultanlando, kaj ties enkonduko en la subkontinenton fare de variaj centraziaj tjurkaj dinastoj, kiel la Gaznavidoj.

Notoj redakti

  1. "BBC - Religions - Islam: Mughal Empire (1500s, 1600s)". www.bbc.co.uk. Alirita la 1an de oktobro 2019.

Referencoj redakti

  • Beach, Milo Cleveland, Early Mughal painting, Harvard University Press, 1987, (ISBN 0-674-22185-0), (ISBN 978-0-674-22185-7)
  • Eastman, Alvan C. "Mughal painting." College Art Association . 3.2 (1993): 36. Web. 30 Sep. 2013.
  • "Grove", Oxford Art Online, "Indian sub., §VI, 4(i): Mughal ptg styles, 16th–19th centuries", restricted access.
  • "Mughal Painting." Encyclopædia Britannica. Encyclopædia Britannica Academic Online Edition. Encyclopædia Britannica Inc., 2013.Web. 30 Sep 2013.
  • Titley, Norah M., Persian Miniature Painting, and its Influence on the Art of Turkey and India, 1983, University of Texas Press, 0292764847
  • Sarafan, Greg, "Artistic Stylistic Transmission in the Royal Mughal Atelier", Sensible Reason, LLC, 2007, SensibleReason.com Arkivigite je 2019-10-03 per la retarkivo Wayback Machine
  • * [1] History of Mughal Paintings by Indian History, Esq., 2012

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti