Mohajro estas la nomo por lano de la angura kapro kaj ankaŭ por la teksaĵo farita el tiu lano.

Angura kapro

La anguraj kaproj, kaj speciale la pli junaj, havas silkecan brilan hararon kio estas uzata por pli luksaj teksaĵoj. El ĝi oni faras paltojn, trikotvestojn, ŝalojn, veŝtojn kaj kompletojn. Ankaŭ oni produktas tapiŝojn pere de tiu ŝtofo.