Mohamed El Aziz Kessous

Mohamed El Aziz Kessous (naskiĝis 25-a de junio 1903 en El Kala, mortis 13-a de majo 1965 en Parizo) estis juristo, ĵurnalisto, parlementano kaj batalanto por la homrajtoj en Alĝerio.

Mohamed El Aziz Kessous
Persona informo
Naskiĝo 25-an de junio 1903 (1903-06-25)
en El Kala
Morto 13-an de majo 1965 (1965-05-13) (61-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj araba
Ŝtataneco FrancioAlĝerio
Okupo
Okupo politikistoĵurnalisto
vdr

Politika engaĝo redakti

Studento ĉe le duagrada lernejo de Skikda (tiam "Philippeville"), li renkontiĝis kun Ferhat Abbas, la estonta unua prezidanto de la provizora registaro de la Alĝeria Respubliko (GPRA).

Kiel jurstudento en 1920, li aktivis en asocioj de nordafrikaj studentoj. Sekretario de la asocio de islamaj fakuloj de Norda Afriko en 1923-1924 kaj membro-fondinto de la Asocio de Islamaj Nord-afrikaj Studentoj de Francio.

Poste, li fariĝis instruisto kaj ĵurnalisto. Li aniĝis en la franca sekcio de la Dua Internacio SFIO (nun Socialista Partio) en 1931 kaj en ĝi restis ĝis 1946. Li estis konstanta peranto inter la franca maldekstrularo kaj la naciisma alĝeria movado.

En 1935 li eldonis broŝuron, La Vero pri la alĝeria malsano, kun antaŭparolo de Dro. Mohamed Salah Bendjelloul. La libro emfazis la blokadon de politikaj institucioj en Alĝerio. Li estis ĉefredaktoro de La Konkordo franc-islama, organo de la Federacio de studentoj de la Konstantina regiono, kies respondeculo estis Dro. Bendjelloul. Li subtenis la politikan projekton de Blum-Violette.

Ĵurnalisto en la ĵurnalo Oran republicain (Respublikeca Orano) de 1936 al 1940, li skribis, en 1943, kun Ferhat Abbas la Manifeston de la Alĝeria Popolo (MPA). Li kreis kun Ferhat Abbas la ĵurnalon Egalité (Egaleco), kies publikigo estis malpermesita en 1945.

Elektita ĉe la franca Senato (tiam Konsilio de la Respubliko) en marto 1948 li tie reprezentis la partion Unuiĝo Demokratia de la Alĝeria Manifesto (UDMA).

Li poste kreis la ĵurnalon Communauté algérienne (Alĝeria Komunumo) kiu aperis inter 1955 kaj 1956. En la unua numero de tiu ĵurnalo estis publikigita la letero por alĝeria aktivulo skribita de Albert Camus. Ĉi tiu letero estis poste eldonita en la libro de Camus Actuelles III, Gallimard, 1958.

En 1957 li forlasis Alĝerion al Francujo por kuracado, kie li mortis en 1965.

Aziz Kessous estas la patro de esperantisto Djémil Kessous (Ĝemil Kesus)

Eksteraj ligiloj redakti