Mohamed Sifaoui, naskita 1967-07-04 en Alĝerio, estas ĵurnalisto kaj aŭtoro de libroj. Li estas muslimo kaj okupiĝas pri malkovrado de islamismaj retoj kaj iliaj aktivecoj. Li priskribas sin mem kiel "muslima laiko kaj demokrato".[1]

Mohamed Sifaoui
Persona informo
Naskiĝo 4-an de julio 1967 (1967-07-04) (56-jaraĝa)
en Kouba
Lingvoj francaangla vd
Ŝtataneco AlĝerioFrancio vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkistofilmreĝisoro vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ekde 1999 Sifaoui vivas en Francio, post kiam li preskaŭ ne eskapis islamisman atakon. Post sia filmraportaĵo Subkaŝe ĉe Al Qaida (2003), pri kio ankaŭ aperis libro, li devis kaŝi sin. Ekde 2003 ĝis 2007 li ricevis ŝirmadon de francaj ŝtataj organoj pri sekureco.[2]

Ekde oktobro 2007 li estas membro de la estraro de la franca organizo SOS Racisme.[3]

Kelkaj kritikas lin, diras, ke liaj raportaĵoj estas polemikaj kaj sensaciemaj.[4]

Notoj redakti

Bibliografio redakti

  • La France malade de l'islamisme. Francio malsana de islamismo. En franca. Eldonejo Editions du Cherche Midi 2002. ISBN 2-7491-0027-5, en franca
  • Brüder des Terrors. Ich war Mitglied einer Al-Qaida-Zelle. Fratoj de teroro. Mi estis membro de grupo de Al Kaida En germana. Eldonejo Ullstein 2003. ISBN 3-548-36478-0
  • Mes frères assassins. Comment j'ai infiltré une cellule d'Al-Qaïda. Miaj fratoj murdistoj. Kiel mi eniĝis en grupon de Al Kaida En franca. Eldonejo Editions du Cherche Midi 2003. ISBN 2-7491-0086-0
  • Sur les traces de Ben Laden. Sur la ŝpuroj de Bin Laden En franca. Eldonejo Editions du Cherche Midi 2004. ISBN 2-7491-0266-9
  • Lettre aŭ islamistes de France et de Navarre. Letero al islamistoj de Francio En franca. Eldonejo Editions du Cherche Midi 2004. ISBN 2-7491-0287-1
  • L'affaire des caricatures. Dessins et Manipulations. La afero de karikaturoj. Dizajnoj kaj manipuladoj. En franca. Eldono privata 2006. ISBN 2-35076-031-6
  • Combattre le terrorisme islamiste. Batali kontraŭ la islama terorismo En franca. Eldonejo Editions Grasset 2007. ISBN 978-2-246-70561-1
  • J'ai infiltré le milieu asiatique. Mi eniris la medion azian En franca. Eldonejo Editions du Cherche Midi 2008. ISBN 978-2-7491-1182-7

Eksteraj ligiloj redakti