La moheganoj estas nord-amerika tribo parolanta algonkenan lingvon. Ĝi vivis en nuna Konektikuto en la valo de rivero Tamezo. Ilia nomo signifas "popolo de la lupo".

Moheganoj
etno
Usonaj indianoj
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

Necesas distingi la moheganojn disde la mahikanoj, kvankam ties nomo devenas de la sama algonkena radiko.

Ĝis la 17-a jarcento la tribo vivis kun la pekvotoj, sed tiam ĉefo Unkas aliancis kun anglaj koloniantoj por superregi aliajn tiuregionajn tribojn.

Nun multaj tribanoj vivas en la Mohegana Rezervejo en Montville (kantono New London, 41° 28′ 42″ N 72° 4′ 55″ U / 41.47833 °N, 72.08194 °U / 41.47833; -72.08194 (mapo)). En 1978 la tribestro Rolling Cloud Hamilton petis oficialan agnoskon de la usona registaro; en 1994 la agnosko estis donita. Laŭ speciala licenco por indiĝenoj la tribanoj funkciigas du ludkazinojn.